Pri esperantigita WordPress

Ĉi tio estas la centra loko por informiĝi pri la Esperanta versio de WordPress, kaj por elŝuti ĝin.

*Pri kunlaboro
*Kelkaj tradukitaj etosoj
*Kelkaj tradukitaj kromprogramoj
*Ekstera laboro: kromprogramoj de esperantuloj, verkitaj en Esperanto

Pri laboro

Ekde 2008, WordPress estas havebla en Esperanto, kun ĝisdataj versioj escepte en la jaroj 2012-2013. En 2014, regula laboro rekomenciĝis. Ĉu vi estas uzanto de la esperantigita WordPress? Ĉu vi volas vian retejon en la elmontro-fenestro? Kontaktu nin per la suba formularo.
Nuntempe, la tradukado okazas plejparte ĉe GlotPress. Jen, la esperantigaj projektoj: translate.wordpress.org/languages/eo. Vi rajtas registriĝi en WordPress ĉe la helpforumoj kaj poste sugesti traduk-proponojn je la supraj projektoj.
Konsulto de la gvidlibro pri stilo konatigos vin kun la uzstilo: WordPressa stilo.
La ĝenerala glosaro estas: https://translate.wordpress.org/projects/wp/dev/eo/default/glossary
La blogo por poliglotoj de WordPress estas sekvinda.
La tujmesaĝilo estas ĉe Slack.
Se vi volas fari sugeston aŭ peton, bonvole uzu la sekvan kontakto-formularon. Nur la propono estas deviga kampo:

Kelkaj tradukitaj etosoj
Simplaj sveltaj etosoj: Se la traduko ne aperas, provu kopii la traduk-dosieron en via servilo el wp-content/languages/themes/nomo-de-etoso.mo al wp-content/themes/nomo-de-etoso/languages/eo.mo. Alinomu la dosieron al nur eo.mo. Se la subdosierujo languages ne ekzistas, kreu ĝin.
Twenty Ten
Twenty Eleven
Twenty Twelve
Twenty Thirteen
Twenty Fourteen (Vidu ankaŭ Madeini)
Twenty Fifteen
Twenty Sixteen
Twenty Seventeen
Amora
Artist Lite
Beat Mix Lite
Beetle
Blox
Boardwalk
Bosco (tamen, la Lora-tiparo ne subtenas Esperanton, do devis esti malŝaltita)
Fictive
Fresh Lite
Hexa
Gatsby
Intergalactic
Just Write (Simple verku) (simpla, por verkado; tiparo Roboto Slab – geometria, tamen kurba tiparo)
Kotenhanagara
Lovecraft
Madeini
Minnow
Neuro
P2 (1. Ne-formala lingvaĵo. 2. Iom simila al Twitter)
Scrawl (Por ĵurnalistoj, verkistoj. Por instrukcioj pri elstarigitaj citaĵoj, la deŝova flankpanelo, ktp. iru al https://wordpress.com/themes/scrawl/)
Sliding Door (Kun ŝovbildoj en la kapo.)
Start
Storefront, la oficala etoso de WooCommerce kaj
Deli, ida etoso de Storefront kaj
Boutique, ida etoso de Storefront
Syntax
Untitled(senmarĝenaj elstarigitaj bildoj k. eblo senmarĝenigi afiŝojn)
Workfree
Writ
vdPeranto

Etosoj kun iom pli da ebloj:
CyberChimps
News Magazine (Subtenas WooCommerce).
Parallax

Kelkaj tradukitaj kromprogramoj
Kontrolu la lastan daton de prilaboro. Ne uzu kromprogramon kiu ne ricevis ĝisdatigon por kongrui kun via versio de WordPress.
Akismet
AMP-paĝoj
Baza ŝovilo de Coyote (Ŝovilo de bildoj.)
Kalendaro de eventoj (trans-reteja event-kalendaro por komunumoj.)
BuddyPress (socia retejo.)
Formularoj de Ninja (Kreilo de diversaj formularoj.)
bbPress (Forumo.)
GlotPress (Tradukilo por traduk-teamoj, en beta testado. Post instalo, iru al retejo-URL/glotpress/. Por kontroli la tradukendajn liniojn, iru al https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp-plugins/glotpress)
Indexy (Kreas glosarojn, emfazas terminojn en teksto, montras ŝprucajn eltiraĵojn de glosoj kiam legantoj ŝvebigas la muson super termino)
Jetpack (vidu ankaŭ Slimpack)
Komenta kromprogrameto Plus
Pli bonaj lastaj komentoj
wpDiskuz(Plena koment-sistemo)
Loco Translate (tradukilo de propra retejo)
Majstro de ekzamenoj kaj enketoj (Legu la priskribon ĉe la blogo.)
Meta Box (ĉio escepte la ŝanĝo-protokolon ŝajnas esti tradukita)
Paĝo ligiĝas al (Kreas eblon ligi paĝon kun URL de via elekto.)
Polylang(Plurlingvigas retejon per starigo de divers-lingvaj paĝoj/afiŝoj.)
qTranslate X (Plurlingvigas retejon per traduko de linioj/aparta enhavo.)
RSS-Importilo La programistoj ĉesigis prizorgi ĝin.
Slider WD (nur la fasado, la cetero estas prilaborata)
Simpla Evento-Planilo
Slimpack, svelta Jetpack
TinyMCE Altnivele (aldonas pliajn funkciojn al la tekstredaktilo.)
WooCommerce
WooCommerce PDF Invoices & Packing Slips – PDFaj fakturoj kaj pakoslipoj por WooCommerce
Pagoservo Stripe por WooCommerce (por akcepto de kreditkartoj)
Korba langeto por WooCommerce (etendaĵo por Storefront)
Glui la Aldoni al korbo (etendaĵo por Storefront)
Socia kunhavigo de varoj (etendaĵo por Storefront)
WordPress-Importilo
WordPressa socisaluto (Permesas ensaluton al WordPressa retejo pere de socireta konto. Ne ĉio estas inkluzivita en la tradukeblaj linioj.)


Ekstera laboro
Kromprogramoj verkitaj de esperantuloj, kun baza lingvo Esperanto
wp-gnusocial