Pli bonaj lastaj komentoj

Priskribo

La defaŭlta kromprogrameto pri lastaj komentoj estas limigita. Pli bonaj lastaj komentoj donas kromprogrameton kun opcioj montri la tekston de la komento
kaj avatarojn kaj ĉu montri aŭ kaŝi la daton de la komento.

Aldone al la kromprogrameto, estas utila koncizkodo por montrado de lastaj komentoj. Se vi bezonas montri komentojn en loko
alie ol flankpanelo aŭ piedo, ekzemple en la ĉefpaĝo, aldonu la koncizkodon [better_recent_comments].

Tio ne estas ĉio! La kromprogramo kongruas kun WPML, do la komentoj limiĝos al tiuj en la nune uzata lingvo. La defaŭlta
kromprogrameto de WordPress listigas ĉiujn lastajn komentojn, senrilate lingvon, do montrante eble germanajn komentojn en la flankpanelo de via angla retejo.
Pli bonaj lastaj komentoj solvas tiun embarason kaj certigas ke la komentoj estas por la nuna lingvo.

Traduko por la hispana, sed pli sekvos poste…

Opcioj haveblaj kun la koncizkodo:

  • nombro – la nombro de montrotaj komentoj. Defaŭlte: 5 komentoj
  • format – la aranĝo de ĉiu lasta komento. Tiu opcio uzas lokokupilojn, kiel {date}, kiuj estos anstataŭigitaj per la ĝusta dato
    kiam la komentoj montriĝos. Tio permesas propran aranĝon de komentoj. Haveblaj
    lokokupiloj estas {avatar}, {author}, {post}, {comment} kaj {date}. La lokokupilo {post} montros la titolon de la afiŝo kaj ligilon al la komento sub tiu afiŝo.
    Defaŭlte estas {author} pri {post}: “{comment}” {date}
  • date_format – la PHP-aranĝo de dato. Defaŭlte ‘M j, H:i’. Vidu tiun liston por plenaj opcioj.
  • avatar_size – la grando de la avataro laŭ pikseloj. Nur se vi inkluzivis {avatar} en la aranĝo (vidu opcion ‘format’). Defaŭlte: 50
  • post_status – la stato de afiŝoj de liverotaj komentoj. Defaŭlte estas ‘publikigita’. Povas esti iu valida stato aŭ komo-apartigita listo de statoj.
  • eltiraĵoj – fiksu al ‘vera’ por montri eltiraĵon de la komento (limigita al 20 vortoj), aŭ ‘malvera’ por montri la plenan komenton. Defaŭlte: vera

Screenshots

  • Lastaj komentoj aldonitaj al paĝo.

Installation

  1. Alŝutu la kromprogramajn dosierojn al la dosierujo /wp-content/plugins/better-recent-comments aŭ instalu la kromprogramon rekte per la WordPressa panelo.
  2. Aktivigu la kromprogramon per la fenestro Kromprogramoj en WordPress
  3. Por aldoni la kromprogrameton, iru al Aspekto -> Kromprogrametoj kaj trovu la kromprogrameton Pli bonaj lastaj komentoj en la listo, aldonu ĝin al kromprogrameta loko.
  4. Por aldoni la koncizkodon, malfermu paĝon aŭ afiŝon kaj aldonu [better_recent_comments] kie vi volas la komentojn.

OD

Kiel aldoni la kromprogrameton?

Por aldoni la kromprogrameton, iru al Aspekto -&gt Kromprogrametoj kaj trovu la kromprogrameton Pli bonaj lastaj komentoj, trenu ĝin al kromprogrameta loko.
Vi povas fiksi la titolon de la kromprogrameto, la nombron de montrotaj komentoj, kaj elekti montri aŭ kaŝi la avatarojn de la komentintoj, datojn, tekston de komentoj kaj afiŝo-ligilon.

Kiel uzi la koncizkodon?

Aldonu [better_recent_comments] al iu ajn afiŝo aŭ paĝo.

Kiuj estas la opcioj de la koncizkodo?

Vidu la priskribon de la kromprogramo por listo de opcioj.

Ĉu mi povas vidi ekzemplon de la kromprogramo?

Jes, bonvole vizitu http://barn2.co.uk/better-recent-comments-demo/ por vidi ekzemplon de Pli bonaj lastaj komentoj.

Ĉu ĝi funkcios en mia etoso?

La kromprogramo estas programita funkcii en multaj etosoj kaj prenos la stilon de via etoso por la tiparoj, ktp, kiam eble.
Se io ne kongruas kun via retejo, vi povas stili ĝin per CSS aŭ kontakti nin
pri nia dizajna servo.

Kiel uzi la kromprogramon kun WPML?

Se via retejo estas plurlingva per WPML la kromprogramo aŭtomate montras la komentojn de la ĝusta lingvo.

Ĉu vi proprigos la kromprogramon por mi?

Ni programis tiun ĉi senpagan kromprogramon por esti facile agordebla por esti taŭga por multaj retejoj. Se vi volas ke ni modifu
la kromprogramon por vi, bonvole kontaktu nin kun detaloj kaj ni kalkulos la koston.

Reviews

Read all 5 reviews

Kontribuantoj k. programistoj

“Pli bonaj lastaj komentoj” is open source software. The following people have contributed to this plugin.

Kontribuantoj

“Pli bonaj lastaj komentoj” has been translated into 2 locales. Thank you to the translators for their contributions.

Traduki “Pli bonaj lastaj komentoj” en vian lingvon.

Ĉu interesita en programado?

Browse the code, check out the SVN repository, or subscribe to the development log by RSS.

Changelog

1.0.4

Release date 14 March 2017

  • Added Italian translation (credit: Libri Ehret).
  • Tested with WordPress 4.7.
  • Other minor code improvements.

1.0.3

Aldonis ‘excerpts’ opcion en koncizkodon por permesi elekton ĉu uzi plenan komenton, ĉu eltiraĵon. Defaŭlte vere.

1.0.2

Aldonis opcion en koncizkodo ‘post_status’.

1.0.1

Pli bona traktado por etosoj uzante proprajn bulojn en flankpanelaj kromprogrametoj.

1.0

Unua eldono.