Pri WordPress

WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Ni prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com.

WordPress.com
Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca gastiganto de retejoj. WordPress.com starigas retejon por vi ene de sia propra reto. Vi rajtas ricevi blogon senpage aŭ pagi por retejo. Vi rajtas elekti inter pluraj aprobitaj etosoj kaj kromprogramoj. En la senpaga abono, vi ricevas 3GB da spaco por la alŝuto de dosieroj kaj bildoj, se ili estas aprobitaj dosiertipoj. Simila gastiganto estas weebly.com.
En 2015, wordpress.com estis rekonstruita per Ĝavoskripto. Do, ĝi nun estas tute aparta de la kerna WordPress (kiu estas verkita en PHP), kaj nun interagas kun WordPress kiel kromprogramo (per la REST-API). Ĝi estas konsiderita administra interfaco. Eĉ ekster wordpress.com vi povas uzi ĝin en WordPress per uzo de la kromprogramo Jetpack (enesperantigita).

WordPress.org
Kontraste, se vi volas starigi sendependan, memstaran retejon, se vi volas uzi programojn kaj servojn ne uzitajn de wordpress.com, vi probable volas lui spacon sur servilo. Servilo estas komputilo konektita al la interreto, permesanta, ke homoj rigardu la dosierojn en la komputilo.
En tiu servilo vi povas krei retejon. Retejo estas nur kolekto da dosieroj.
Estas multaj gastigo-servoj kiuj ofertas tion; aldone ili ofte starigas la sistemon WordPress, el WordPress.org, por vi. Ili ankaŭ inkluzivas starigon de la necesa datumbazo.
Ĉion ceteran vi devas fari.
Notu, ke ekzistas miloj da kromprogramoj por WordPress. Kromprogramoj donas pliajn eblojn al via retejo. Ili estas apartaj programoj, verkitaj de apartaj programistoj. Ili funkcias ene de WordPress, kiu, sen kromprogramoj, starigas relative simplan retejon.
Ĉu vi volas havi vendejon? socian reton? forumon? ĵurnalon?
Bone, sed elektu kromprogramon kiu ricevas oftajn ĝisdatigojn kaj bonajn recenzojn.
Se vi volas la kromprogramon Jetpack, sed sen la konektiĝo al WordPress.com, Slimpack estas pli malpeza versio de Jetpack, sen la moduloj kiuj kontaktas WordPress.com. Ĝi ankaŭ estas enesperantigita.

WordPress.org estas la kerna sistemo de WordPress, verkita en PHP.
Ĉiu ajn rajtas legi kaj modifi la kodon.
WordPress estas perfekta por retejoj kiuj akceptas registriĝadon kaj kunlaboron de pluraj uzantoj. Administranto rajtas doni diversajn ‘rolojn’ al la uzantoj, kun diversaj rajtoj.
La roloj estas: administranto, redaktanto, aŭtoro, kontribuanto kaj abonanto.
Ĝi tenas antaŭajn reviziojn de afiŝoj kaj paĝoj, por ebligi revenigon al antaŭa versio de la verko.
La kerna sistemo WordPress estas plene en Esperanto, kune kun la defaŭltaj etosoj kiuj venas en la pakaĵo.
Se vi volas kromprogramon aŭ etoson en Esperanto, bonvole kontaktu la teamon.