WordPress.org

News

Ni prilaboras version 3.0.1

All posts

  • Ni prilaboras version 3.0.1

    Jes, ni fine tradukis version 3.0.1 kaj nun la testantoj testas kaj raportas pri lingvaj eraroj.

    Read Post

  • Tarski

    Mi Esperantigis la etoson Tarski 2.7.1. Se vi volas provi tiun etoson, ŝutu ĝin al via dosierujo /wp-content/themes. Jen: cindymckee.com/tarski-eo-2.7.1.zip

    Read Post

  • Aperis tradukantoj

    Do, antaŭ iom da tempo, mi (Cindio) ĉesis prilabori WordPress. Nun, en 2014, kelkaj personoj ektradukas ĉe GlotPress. Mi uzis SVN (subversion), do GlotPress estas nova afero, sed ŝajnas ke ĉiu registrita uzanto de WordPress rajtas proponi tradukfrazojn al tiu enreta tradukilo. Por helpi tiun laboron, mi ekstraktis mallongajn frazojn el la traduk-dosiero de Gettext,…

    Read Post

  • Sekureca eldono

    Versio 4.1.2 de WordPress estas grava sekureca eldono. Ni konsilas vin ĝisdatigi viajn retejojn. Versioj de WordPress pli malnovaj ol 4.1.2 havas sekurecan mankon kiu povus ebligi al kodrompisto enmeti malican skripton en la paĝojn de via retejo, por servi al viaj vizitantoj. Kelkaj aliaj malpli urĝaj sekurecaj ‘truoj’ ankaŭ estis ŝtopitaj.

    Read Post

  • nova 4.4

    Versio 4.4 estas la plej granda eldono lastatempe. Inter aliaj plibonigoj kaj enkondukoj de novaj ebloj, venas interesa nova eblo pli vaste publikigi viajn verkojn. Versio 4.4 ebligas enkorpigon de viaj afiŝoj en retpaĝojn de multaj aliaj retejoj, danke al utiligo de la libera dosierformo oEmbed. Ekde nun WordPress estas provizanto de oEmbed, ne nur…

    Read Post

  • Pri WordPress-oj

    WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Ni prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com. WordPress.com Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca…

    Read Post

  • Etosoj kaj kromprogramoj

    Ĉu vi scias ke kelkaj etosoj kaj manpleno da kromprogramoj estas en Esperanto? Akismet kontrolas komentojn, por helpi vin forviŝi trudaĵojn. Ĝi estas pakita kun WordPress kaj estas senpaga escepte por komercaj retejoj. Kelkaj etosoj preparitaj de la WordPress-teamo ankaŭ estas kunpakitaj. Sed aliaj estas haveblaj. Por vidi listojn de esperantigitaj kromprogramoj kaj etosoj, iru…

    Read Post

  • qTranslate X

    La plej nova versio de WordPress estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn. La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita: eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x. (Memoru donaci al la programistoj.) Ĝi donas eblon aldoni tradukojn de la enhavo kaj starigi malsamajn retadresojn al viaj afiŝoj/paĝoj en tiuj…

    Read Post

  • Jetpack

    Donaco al la uzantoj kiuj volas Jetpack! La kromprogramaro Jetpack estas plene tradukita. (Escepte la protokolon pri ŝanĝoj en versioj; kiu legas tion?) Jetpack estas pako de moduloj kaj ebloj, de spertaj programistoj de WordPress. Ĉiu kromprogramo en la pako estas fidinda. Se ne ĝenas vin esti konektita al WordPress.com (por utiligi la servilojn de…

    Read Post

  • Slimpack

    Se vi volas uzi Jetpack, sed ne volas konektiĝon al WordPress.com, jen Slimpack. Ĉiu modulo postulanta konektiĝon aŭ sinkronigon al la serviloj de WordPress.com estis forigita. Se vi volas uzi Jetpack, sed tiu kromprogramaro malrapidigis vian retejon, provu Slimpack.

    Read Post

Kategorioj

Subscribe