Faligo pro silento

Ĉu iu uzas Majstron de ekzamenoj kaj enketoj?. Mi ne tradukas la novajn liniojn, ĉar mi ne volas malŝpari tempon. Mi konas neniun uzanton.
(Cetere, devus esti Majstro de Ekzamenoj kaj Enketoj, ĉar temas pri nomo, ne titolo. Ĉu mi duondorme tradukis?)

Same pri Formularoj de Ninja.

Same pri la paĝoj de WordPress.org mem, inkluzive la salutilon.

Mi devas forlasi tenadon de kelkaj kromprogramoj, se neniu anoncas uzon de ili.

De nun, miaj prizorgado de kromprogramoj kaj paĝoj ĉe la oficiala retejo dependos de anoncoj de uzantoj.
Mi ne ricevas statistikaĵojn pri uzo de kromprogramoj; mi devas dependi pri viaj mesaĝoj al mi!

gdpr-iloj

Jen, la teamo de WordPress eldonis version 4.9.6, kun iloj por helpi observi la novan eŭropan leĝon pri privateco. Tiu leĝo iĝos observebla en la 25a tago de la monato.
Ek al la pretigado!

Kutime, mi afiŝas pri la nombro da elŝutoj post ĉefa eldono. Sed 6 monatoj jam pasis, do mi informas, ke okazis jam 11 546 elŝutoj de versio 4.9 de WordPress. Do, pli ol 11 mil. La ekrankopio kun nia parto:
Bonvole uzu la forumojn por demandi kaj helpi unuj al la aliaj. Se vi spertas problemon pri uzo de la forumoj, petu helpon cfmckee@gmail.com.

Planita dato por gdpr-iloj

La iloj por administrantoj kaj uzantoj rilate GDPR aperos en nova neĉefa eldono. La eldono de tiu versio, 4.9.6, estas planita por la 15a de majo.

Pli: se vi volas privatecan politikon kun multaj detaloj aŭ kun detaloj sub superrigardo pri privateco, vi rajtas uzi la tekstojn ĉe https://github.com/gdpr-compliance/info/blob/master/Privacy-policy-snippets.md.
Dankon, programisto Allen Snook.
Ekzemple, unu tekstopecon el 5 pri kuketoj:
Se vi ne estas ensalutinta kiam vi lasas komenton ĉe tiu ĉi retejo, vi povas rajtigi nin konservi viajn nomon, retpoŝtadreson kaj retejon. Se vi donas al ni tiun rajton, tri kuketoj estos kreitaj – unu por via nomo, unu por via retpoŝtadreso kaj unu por via retejo. Tiuj kuketoj estas unikaj al tiu ĉi retejo kaj daŭros 1 jaron. La kodoj estas:

(comment_author_{site}, comment_author_email_{site}, comment_author_url_{site}).

Pro neniu aktiveco en la forumo, mi ne sentas bezonon traduki tiujn tekstojn.

Aplikeblo de GDPR

Mi kreis du afiŝojn en forumo pri preparo por GDPR. Unu enhavas la komencan bazon por privateca politiko, por helpi vin starigi skeleton de paĝo. Ili estas ĉe https://eo.wordpress.org/support/forum/wordpress-generale/gdpr/.
Kaj pardonon: kiam mi starigis la forumaron, mi erare kreis forumon WordPress kaj enmetis kategoriojn kiel sub-forumojn. Devas esti la inverso: kreo de kategorio kun posta kreo de subaj forumoj!

GDPR en majo

GDPR, Ĝenerala Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio, iĝos deviga en la 25a de majo 2018, en la EU kaj rilate personajn informojn de enloĝantoj de la EU. Posedantoj de WordPress-ejo havos eblon aldoni paĝon pri privateca politiko, kun aldono de la privatecaj informoj de uzataj kromprogramoj.

Posedantoj de retejo ankaŭ povos ricevi kaj trakti petojn de uzantoj rilate montron, elŝuton aŭ sennomigon de personaj informoj.

Nova paĝo Privateco aperos en la menuo sub Iloj, por montri kaj pritrakti tiujn petojn.
Ekzistos retpoŝta konfirmo por certigi, ke peto venas de ĝusta persono – tio evitos fiuzon de la eblo peti elŝuton de personaj informoj.

En la angla.

Forumoj

La temo WooCommerce estas tre granda, tiel granda kiel la temo WordPress! Forumo estus granda helpo al uzantoj.

La forumoj de la esperantlingva WordPress estas ĉe: https://eo.wordpress.org/support/.

Se iu volas forumon aldone al WordPress ĝenerale, WooCommerce kaj BuddyPress, diru! Se iu volas esti kontrolanto en forumo, diru!
Se iu volas esti klavmajstro, diru. Mi ne volas esti. Mi volas nur traduki.

Loco Translate

Per la kromprogramo Loco Translate, uzanto rajtas traduki/ŝanĝi tradukojn de etoso, kromprogramo aŭ eĉ WordPress mem. Tiuj ŝanĝoj okazas en propra WordPress-ejo kaj aplikeblas nur al tiu retejo.

Tamen, por protekti viajn proprajn tradukojn de ŝanĝoj, vi devus meti ilin en protektita loko konata de Loco Translate.
Nu, Loco Translate konas la lokon:

wp-content/languages/loco.
Sekve, por konservi tradukon de etoso, en via interreta servilo kreu dosierujon:
wp-content/languages/loco kaj sub-dosierujon: wp-content/languages/loco/themes.

Je konservo, vi povas elekti la lokon Propra, kiu estas en wp-content/languages/loco/themes.

Dankojn al Yves Nevelsteen.

4.9 post semajno

Presitaj pensoj-
VortPreso presas viajn-
pli tajloritajn

Post semajno, en versio 4.9 de WordPress vi vidos pliajn eblojn en la Tajlorilo.
Antaŭrigardoj kaj eblo plani ŝanĝojn antaŭ vera ŝanĝiĝo ravos vin.
Vi havos eblon provi novan tekst-redaktilon Gutenberg.
Kiel ĉiam, se viaj kromprogramoj ne kongruas kun la nova versio, prokrastu promocion de WordPress ĝis la programistoj eldonas kongruajn versiojn de la kromprogramoj.
Dankon, Robin van der Vliet, pro la tradukado.

Simpla event-planilo

Uzanto pwierzbowski esperantigis
Simplan Evento-Planilon.

Laŭ la instrukcioj, tajpu koncizkodon [event_calendar] en la redaktilo por enmeti event-kalendaron en paĝon aŭ afiŝon.
Uzu la koncizkodon [event_listing] por listigi ĉiujn eventojn en paĝo aŭ afiŝo.

Pardonu mian neatenton. Kiam iu proponas tradukojn, tiu bezonas sendi atentigon al mi ĉe cfmckee@gmail.com. Ofte, mi ne rimarkas proponojn, ĉar proponoj aperas en la sama loko kiel dubindaj aŭtomataj tradukoj.
Aldone, se iu volas iĝi prizorganto de WordPress kaj/aŭ de iu kromprogramo, kontaktu min.