Veraj tutmondaj tradukantoj venu

Ekde la 8a de decembro 2015, okazis jam 1 710 elŝutoj de la esperantigo de versio 4.4 de WordPress. Nun versio 4.5 estas en beta testado.
La Poliglotoj de WordPress okazigos Tutmondan Traduko-Tagon (TTT!) en la 24a de aprilo, sed mi simple petas vin traduki aŭ provlegi ekzistantajn tradukojn ĉe https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev
aŭ vi povas iri al la listo de kromprogramoj/etosoj ĉe https://eo.wordpress.org/about/ por elekti unu el tiuj tradukoj. Post alklako al ligilo, vi trovos la traduko-ligilon en la dekstra parto de la paĝo.
WordPress nun montras la aktivecon de la tradukantoj ĉe la subo de la paĝoj en translate.wordpress.org. Lasu nin vidi vin en tiu elmontrado de nove tradukitaj eroj!
Ĉu ni bezonas Tutmondan Tradukan Tagon?

WordPress 4.1 haveblas en Esperanto!

Ekde kelkaj horoj, WordPress 4.1 estas havebla – ankaŭ en Esperanto, ĉar la tradukteamo finis la laboron ĝustatempe. Se vi jam havas instalitan version de WordPress, verŝajne vi povas akiri ĝin simple per ĝisdatigo el la administra menuo de via blogo. Se ne, vi povas elŝuti ĝin ekzemple de ĉi tie.

Korektoj kaj kunlaboro serĉataj

Neniu estas perfekta, kaj certe versio en Esperanto bezonas korektojn kaj poluradon. Se vi trovas ion korektindan, nepre kontaktu nin! Alternative (kaj pli bone) vi povas registriĝi por rekte enigi proponojn por korektoj (kaj estonte novaj tradukoj) por diversaj Esperanto-projektoj ĉe WordPress.org.

Cxapelado 0.4

Kaj por aldoni plian kialon por ĝoji, hodiaŭ aperis nova versio de la kromprogrameto Cxapelado. El la priskribo:

Ĉi tiu kromprogramo plenumas aŭtomatan konvertadon de X-surogatoj (“cx”, “gx”… “ux”) en Esperantajn literojn kun ĉapeloj kaj hoketoj (“ĉ”, “ĝ”… “ŭ”). Ĝi funkcias en tekstareoj kaj tekstaj enmetokampoj. La konvertado okazas dum la uzanto tajpas.

Dankon al Bertilo Wennergren pro la ĝisdatigo de la programo ene de unu tago! Kaj dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la tradukado.