All posts

  • Polylang

    Mi tradukis plurlingvigan kromprogramon Polylang. Polylang estas alternativa maniero plurlingivigi retejon ol qTranslate X. Polylang permesas kreon de du-lingva aŭ plurlingva WordPress-ejo. Verko de afiŝoj, paĝoj, kaj kategorioj kaj etikedoj okazas kiel kutime, post tio la lingvo estas difinita. Traduko de afiŝo estas laŭ via plaĉo, ĉu en la defaŭlta lingvo, ĉu ne. Vi povas…

    Read Post

  • Formularoj de Ninja

    Mi esperantigis Formularojn de Ninja (Ninĵo): https://eo.wordpress.org/plugins/ninja-forms/. Mi ankoraŭ ne esperantigis la pri-paĝon. Sed jen: oni povas krei diversajn formularojn kun limigoj kaj kontroloj al la kampoj; oni povas akcepti mendojn kaj pagojn, ricevi abonojn al novaĵletero por ricevi retpoŝte, kaj pli. Difino de kalkuloj eblas, per elekto de kampo el la formularo kiel termo…

    Read Post

  • Simpla ŝovilo

    Ĉu vi ĉiam volis ‘mojosan’ ŝovilon – vi komprenas, ŝovilo estas ilo de ŝanĝiĝantaj bildoj okupantaj unu spacon; ĉiu bildo servas kiel ligo al specifa paĝo? Kutime, tiuj dolorigas min, sed ili estas modaj. Nu, Baza ŝovilo de Coyote (Kojoto) povas ŝtopi la breĉon. Atentu, tiu kromprogramo ne estas ĝisdata ĝis la plej nova versio…

    Read Post

  • Statistike

    Uzantoj de WordPress povas ricevi lingvan version de WordPress laŭ 3 manieroj. Dum starigo de retejo: 1. Eblas elŝuti la pakaĵon de WordPress kaj poste, dum instalo, elekti alian lingvon. Je tiu momento, la elektita lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj enmetita en WordPress-instalon. 2. Ankaŭ eblas elŝuti kaj instali la tutan WordPress kun via dezirata lingvo…

    Read Post

  • etoso p2

    Etoso P2 kombinas la ecojn de blogo kun tiuj de forumo. Rekte en la ĉefpaĝo, uzantoj rajtas lasi komentojn sub blogero kaj tiuj komentoj aperas realtempe, sen bezono reŝargi la paĝon. Jen, ekrankopio. Jen, demonstraĵo. La instigo paroli estas modifebla en la agordoj. Mi havas ĝin montri defaŭlte “Kiel iras la irado?” Se WordPress ankoraŭ…

    Read Post

  • testejo

    Nu, mi instalis testejon ĉe http://cindymckee.com/testejo/. Mi uzas la novan etoson p2, mi instalis Majstron de ekzamenoj kaj enketoj http://cindymckee.com/testejo/stulta-enketo (jen unu stulta enketo kun fuŝa atestilo). Mi devigis neniujn informojn en tiu unu-demanda enketo, do nomoj ne aperas en la atestiloj. Mi ankaŭ instalis Indexy, kiu kreas glosojn (kaj glosarojn-indeksojn). Iru kaj vidu ‘Sal’…

    Read Post

  • Kromprogramo por enketoj

    Aldona aldona noto: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono. Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi funkcion de WordPress por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo. Aldona…

    Read Post

  • 2.5 kaj 2.5.1 preskaŭ samtempe

    Tiu ĉi Esperanta paĝo en WordPress.org estas tute nova. Mi provas nun plenigi ĝin per informoj pri la Esperanta versio de WordPress. Preskaŭ samtempe ni lanĉis Esperantajn tradukojn de WordPress 2.5 kaj WordPress 2.5.1. Vi povas ilin elŝuti de la WordPress-paĝo en “bertilow.com”.

    Read Post

Kategorioj

Subscribe