Polylang

Mi tradukis plurlingvigan kromprogramon Polylang. Polylang estas alternativa maniero plurlingivigi retejon ol qTranslate X.
Polylang permesas kreon de du-lingva aŭ plurlingva WordPress-ejo. Verko de afiŝoj, paĝoj, kaj kategorioj kaj etikedoj okazas kiel kutime, post tio la lingvo estas difinita. Traduko de afiŝo estas laŭ via plaĉo, ĉu en la defaŭlta lingvo, ĉu ne.

  • Vi povas uzi senlimajn lingvojn. Skriptoj por lingvoj irante maldekstren estas subtenataj. Lingvopakoj de WordPress estas aŭtomate elŝutitaj kaj ĝisdatigitaj.
  • Vi povas traduki afiŝojn, paĝojn, aŭdvidaĵojn, kategoriojn, etikedojn de afiŝoj, menuojn, kromprogramojn…
  • Propraj afiŝo-tipoj, propraj taksonomioj, gluitaj afiŝoj, afiŝaranĝoj, RSS-fluoj kaj ĉiuj defaŭltaj kromprogrametoj de WordPress estas subtenataj.
  • Tajlorebla lingvo-saltilo estas disponebla kiel kromprogrameto aŭ en la menuo.
    La lingvo estas fiksita de la enhavo aŭ de la lingvokodo en la URL, aŭ vi povas uzi malsaman domajnon aŭ subdomajnon por ĉiu lingvo.
  • Kategorioj, etikedoj de afiŝoj kaj ankaŭ kelkaj aliaj metadatumoj estas aŭtomate kopiitaj dum aldono de nova traduko de paĝo aŭ afiŝo.
  • La administra interfaco estas, kompreneble, ankaŭ plurlingva kaj ĉiu uzanto rajtas difini deziratan administran lingvon en la profilo.

Respondi