WordPress.org

News

qTranslate X

All posts

  • qTranslate X

    La plej nova versio de WordPress estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn. La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita: eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x. (Memoru donaci al la programistoj.) Ĝi donas eblon aldoni tradukojn de la enhavo kaj starigi malsamajn retadresojn al viaj afiŝoj/paĝoj en tiuj…

    Read Post

  • Jetpack

    Donaco al la uzantoj kiuj volas Jetpack! La kromprogramaro Jetpack estas plene tradukita. (Escepte la protokolon pri ŝanĝoj en versioj; kiu legas tion?) Jetpack estas pako de moduloj kaj ebloj, de spertaj programistoj de WordPress. Ĉiu kromprogramo en la pako estas fidinda. Se ne ĝenas vin esti konektita al WordPress.com (por utiligi la servilojn de…

    Read Post

  • Slimpack

    Se vi volas uzi Jetpack, sed ne volas konektiĝon al WordPress.com, jen Slimpack. Ĉiu modulo postulanta konektiĝon aŭ sinkronigon al la serviloj de WordPress.com estis forigita. Se vi volas uzi Jetpack, sed tiu kromprogramaro malrapidigis vian retejon, provu Slimpack.

    Read Post

  • GlotPress

    GlotPress estas tradukilo por teama kuntradukado. Iu decidis ke GlotPress estus bonega kromprogramo por WordPress kaj nun la laboro konverti ĝin en kromprogramon, por uzi ĝin en instalo de WordPress, estas en beta testado. Se vi volas elŝuti la kromprogramon en Esperanto: GlotPress en Esperanto. La enesperantigo ankaŭ estas en beta fazo. Mi ne povas…

    Read Post

  • Veraj tutmondaj tradukantoj venu

    Ekde la 8a de decembro 2015, okazis jam 1 710 elŝutoj de la esperantigo de versio 4.4 de WordPress. Nun versio 4.5 estas en beta testado. La Poliglotoj de WordPress okazigos Tutmondan Traduko-Tagon (TTT!) en la 24a de aprilo, sed mi simple petas vin traduki aŭ provlegi ekzistantajn tradukojn ĉe https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev aŭ vi povas iri…

    Read Post

  • Uzo kreskas, helpu

    En aprilo, la plej lasta versio de WordPress aperis. Ekde tiam homoj elŝutas la esperantigitan version 2 069 fojojn. Specife, la lingvan pakaĵon por ekzistanta retejo: 1 751, la tutan WordPress-pakaĵon, kun Esperanto kiel la laborlingvo: 318. WordPress 4.6 aperos en aŭgusto. Mi bezonas provlegantojn!!! Mi petegas. https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev 7 lingvo-versioj estas uzataj malpli ofte, 57…

    Read Post

  • Versio 4.6

    Versio 4.6 de WordPress estas la plej lasta versio ekde la 16a/17a de aŭgusto 2016. Grave: tiu ĉi versio enhavas multajn ŝanĝojn al la programado. Bonvole ĝisdatigu viajn kromprogramojn antaŭ ol vi ĝisdatigos WordPress. Se iu kromprogramo ankoraŭ ne aperas en via listo de ĝisdatigendaj kromprogramoj, atendu ĝis la programisto(j) eldonas kongruan version – kontrolu…

    Read Post

  • Kromprogramo por enketoj

    Aldona aldona noto: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono. Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi funkcion de WordPress por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo. Aldona…

    Read Post

  • testejo

    Nu, mi instalis testejon ĉe http://cindymckee.com/testejo/. Mi uzas la novan etoson p2, mi instalis Majstron de ekzamenoj kaj enketoj http://cindymckee.com/testejo/stulta-enketo (jen unu stulta enketo kun fuŝa atestilo). Mi devigis neniujn informojn en tiu unu-demanda enketo, do nomoj ne aperas en la atestiloj. Mi ankaŭ instalis Indexy, kiu kreas glosojn (kaj glosarojn-indeksojn). Iru kaj vidu ‘Sal’…

    Read Post

  • etoso p2

    Etoso P2 kombinas la ecojn de blogo kun tiuj de forumo. Rekte en la ĉefpaĝo, uzantoj rajtas lasi komentojn sub blogero kaj tiuj komentoj aperas realtempe, sen bezono reŝargi la paĝon. Jen, ekrankopio. Jen, demonstraĵo. La instigo paroli estas modifebla en la agordoj. Mi havas ĝin montri defaŭlte “Kiel iras la irado?” Se WordPress ankoraŭ…

    Read Post

Kategorioj

Subscribe