BuddyPress

Priskribo

Ĉu vi serĉas modernan, viglan kaj altnivelan programaron por socia retejo? BuddyPress estas aro da komponantoj oftaj en kutima socia retejo kaj multaj aldonaĵoj haveblas en la kromprograma deponejo de WordPress.

BuddyPress celas afablecon pri kunigado, uzado kaj etendebleco. Ĝi estas intence povoplena sed nekredeble simpla programaro por socia retejo, konstruita de kontribuantoj al WordPress.

Vi povas ebligi membrojn krei profilojn, ĝui privatajn konversaciojn, krei retojn, krei kaj interagi en grupoj kaj pli. Vere socia retejo el pako, BuddyPress helpas vin facile konstrui hejmon por via firmao, lernejo, sportteamo aŭ komunumo.

Aldonaĵoj

BuddyPress havas ĉiam kreskantan aron da aldonaj ebloj programitaj de aktiva komunumo de programistoj, kun centoj da senpagaj kaj liberaj aldonaĵoj al BuddyPress haveblaj ĉe WordPress.org. Kromprogramo povas esti instalita per la instalilo de kromprogramoj en la administra panelo de via WordPress.

Pliaj informoj

Vizitu la retejon de BuddyPress por plia dokumentado, helpo kaj informoj pri kiel helpi en la projekto kaj komunumo.

LIngvoj

BuddyPress estas en multaj lingvoj, danke al la volontulaj penoj de individuoj trans la mondo. Rigardu nian traduko-paĝon ĉe la Kodekso de BuddyPress por pliaj detaloj.

Bonvole konsideru helpi traduki BuddyPress ĉe nia GlotPress-projekto. Kreskado de la komunumo de BuddyPress signifas pli bonan programaron por ĉiu!

Screenshots

  • Fluoj de aktiveco - ĉieaj, personaj kaj grupaj fluoj de aktiveco kun fadenaj komentoj, rekta afiŝado, ŝatataj kaj @mencioj. Ĉiuj kun plenaj RSS-fluoj kaj retpoŝtaj avizoj.
  • Etenditaj profiloj - plene redakteblaj profilo-kampoj permesas al vi difini kampojn por la profiloj de viaj uzantoj. Kompreneble, novaj profil-kampoj konvenu al la interesoj de viaj uzantoj.
  • Agordoj de uzantoj - vi povas doni al viaj uzantoj regon super profilaj kaj avizaj agordoj. Agordoj estas kunigitaj en vian etoson kaj povas esti malebligitaj de la administranto.
  • Etendeblaj grupoj - povoplenaj publikaj, privataj aŭ kaŝitaj grupoj permesas uzantoj apartigi speficajn temojn. Vi povas etendi grupojn per uzo de la API de grupoj.
  • Retoj de amikoj - permesas al viaj uzantoj formi ligojn por sekvi la aktivecon de aliaj aŭ por filtri al nur specifaj uzantoj.
  • Privata mesaĝado - privata mesaĝado permesas privatajn konversaciojn inter viaj uzantoj. Ne nur inter du uzantoj, sed ankaŭ viaj uzantoj povas sendi mesaĝojn al pluraj aliaj.
  • Reteja spurado - spuro de afiŝoj kaj komentoj en la fluo de aktiveco kaj permesas uzantojn aldoni siajn proprajn blogojn per Multretejo de WordPress.
  • Avizoj - vi povas avizi viajn membrojn pri aktivecoj per ilobretaj kaj retpoŝtaj avizoj.

Installation

De via administra panelo de WordPress

  1. Iru al ‘Kromprogramoj > Aldoni novan’
  2. Serĉi ‘BuddyPress’
  3. Aktivigu BuddyPress de via paĝo Kromprogramoj (Vi ricevos Bonvenan paĝon).

De WordPress.org

  1. Elŝutu BuddyPress.
  2. Alŝutu la dosierujon ‘buddypress’ al via dosierujo /wp-content/plugins/’ uzante vian preferatan metodon (ftp, sftp, scp, ktp…)
  3. Aktivigu BuddyPress de via paĝo Kromprogramoj (Vi ricevos Bonvenan paĝon).

Post aktivigo

  1. Se vi ne nun havas strukturon por fiksitaj ligiloj, vi vidos avizon ebligi tion. (BuddyPress ne funkcios sen aranĝo de fiksitaj ligiloj.)
  2. Vizitu ‘Agordo > BuddyPress > Komponantoj’ kaj alĝustigu la aktivajn komponantojn por kongrui kun via komunumo (Vi povas baskuligi ilin poste.)
  3. Iru al ‘Agordo > BuddyPress > Paĝoj’ kaj agordu viajn dosierujojn kaj specialajn paĝojn. Ni kreas kelkajn aŭtomate, sed ni sugestas, ke vi agordu tiujn por kongrui kun la fluo kaj lingvaĵo de via retejo.
  4. Iru al ‘Agordo > BuddyPress > Agordoj’ kaj agordu BuddyPress laŭ viaj atendoj. Ni donas al vi defaŭltajn agordojn, sed ĉiu komunumo malsamas.

Post agordo

  • BuddyPress venas kun forta API kongrua kun etosoj, por igi ĉiun paĝon en BuddyPress aspekti bone en preskaŭ ĉiu etoso de WordPress. Vi eble volos alĝustigi stiladon por perfektigi ĉion laŭ via gusto.
  • Kelkaj etosoj specife por BuddyPress haveblas por elŝuto ĉe WordPress.org kaj centoj pli haveblas de eksteraj liverantoj de etoso-aŭtoroj. Etosoj de BuddyPress estas nur etosoj de WordPress, kun aldonaj modeloj por ĉiu komponanto kaj kun iom da laboro, vi povus krei propran.
  • BuddyPress venas kun enkonstruita subteno por Akismet kaj bbPress, du popularaj kaj povoplenaj kromprogramoj de WordPress. Se vi uzas ilin, vizitu la agordo-paĝojn de tiuj kaj vidu ĉu ĉio estas agordita laŭplaĉe.

Multretejoj kaj Pluraj retoj

BuddyPress povas esti aktivigita kaj funkciigita je iu ajn dezirata nivelo.

  • Aktivigu ĉe retejo por ŝargi BuddyPress nur ĉe tiu retejo.
  • Aktivigu ĉe reto por plena uzo ĉe ĉiuj retejoj de la reto. (Tio estas la plej ofta tipo de instalo al multretejoj.)
  • Ebligu reĝimon multblogan por permesi vian enhavon de BuddyPress aperi ĉe ĉiu retejo en via reto de retejoj en Multretejo de WordPress, tirante de la samaj bazaj datumoj.
  • Vi povas etendi BuddyPress per kromprogramo de ekstera liveranto por permesi, ke ĉiu retejo aŭ reto havu apartan komunumon, ĉiu de la sama WordPressa instalo.

Legu pli pri specialaj aktivigoj de BuddyPress ĉe nia paĝo en la Kodekso.

Diskut-forumoj

Provu bbPress. Ĝi kuniĝas en grupojn, profilojn kaj avizojn de BuddyPress. Ĉiu grupo de via retejo povas havi propran forumon kaj la temoj, respondoj, ŝatataj kaj abonoj de ĉiu uzanto aperas en profiloj.

OD

Installation Instructions

Ĉu mi povas uzi mian nunan etoson de WordPress?

Jes! BuddyPress kongruas tuj en preskaŭ ĉiu etoso de WordPress.

Ĉu tio funkcios ĉe Multretejo de WordPress?

Jes! Se via instalo de WordPress uzas Multretejon, BuddyPress subtenos la ĉiean spuradon de blogoj, afiŝoj, komentoj kaj eĉ proprajn afiŝo-tipojn per iomete da propra kodo.

Kie ricevi helpon?

Nia komunumo donas senpagan helpon ĉe https://buddypress.org/support/.

Kie trovi dokumentadon?

Nia kodekso troviĝas ĉe https://codex.buddypress.org/.

Al kie mi rajtas raporti problemon?

Raportu problemojn, sugestu ideojn kaj partoprenu programadon ĉe https://buddypress.trac.wordpress.org.

Kie akiri programistan (nestabilan) version de BuddyPress?

Rigardu la programistan trunkon de BuddyPress en Subversion ĉe https://buddypress.svn.wordpress.org/trunk/, aŭ klonu de Git ĉe git://buddypress.git.wordpress.org/.

Kiu konstruas BuddyPress?

BuddyPress estas senpaga programaro, konstruita de internacia komunumo de volontuloj. Kelkaj kontribuantoj al BuddyPress estas dungitoj de firmaoj kiuj uzas BuddyPress, dum aliaj estas konsultistoj kiu ofertas servojn rilatajn al BuddyPress. Neniu ricevas pagon de la projekto BuddyPress por siaj kontribuoj. Se vi volas donace subteni BuddyPress, konsideru la Fondaĵon WordPress aŭ demandu vian plej ŝatatan kontribuanton kiel rekompenci lian/ŝian laboron.

Reviews

A Well Deserved One Star

Look, it’s ok for free. But this is the NUMBER 1 social plugin. That should mean something. Obviously it doesn’t to buddy press. They really should make this a private plugin not open source, make it premium, so that the developers actually take it serious.

Does it get the job done? Sure. Does it do it well? Hardly.

This plugin has easily become the biggest headache out of any plugin I’ve installed. I’d rec’m Ultimate Member or some other premium UM plugin. Yes, they’re not free, but it’s not worth the headache.

BuddyPress is basically a car that’s made up of scrap parts. Because of its popularity, there’s a lot of add-ons. But that’s kind’ve the problem, you’re going to need to piece it together from stuff you found at a garage sale, instead of one nice bundle all in one place.

Next, the support SUCKS. Their forum is dead, or very slow to respond, if ever. You can tell apathy and neglect rules the day there. There is no incentive to help. The moderators there are the typical IT “pros”. Condescending, know it alls, tech speak, and not user friendly. I call these people idiot savants. They are good at math & programming type things, but suck at seeing the bigger picture (marketing, UX, etc). They are like stackoverflow.com. More interested in sounding smart or trying to preach some petty nonsense, than ACTUALLY HELPING their consumers.

Next, there’s the UI/UX. BuddyPress layout is stuck in 2009. There’s been minimal updates to their UI. If you want to see just how ugly BuddyPress is relatively, just see other plugins like Ultimate Member. Then you’ll realize BP’s UI is far behind.

Worst of all, YOU CANT DEACTIVATE & DELETE IT WITHOUT HEADACHES!! I am trying to uninstall it right now and it is throwing me the white screen of death. Following the troubleshooting steps did not work. Support is non existent.

I’ve never seen a more neglected popular (hundreds of thousands of downloads) wordpress plugin, in a multitude of areas (support, UI, code, etc). Do yourself a favor and don’t install, it creates more headaches than solutions, I’ve wasted WAY too much time and lost revenue due to this very un-well thought out plugin.

Love the plugin very problematic though

Purchased the entire theme, buddypress plugin, onesocial, marketplace etc and set it all up and it worked great! A dream website until I installed one plugin that was not part of buddypress and the whole site went down. Then we resolved this just to have an update bring down the site. Then we had a compatible plugin bring down the site after an update. lol, all this and we have only had it installed for 2 months. There are many features we purchased it for and cannot use like the friend feature. I researched this problem and found many others with the same issue unresolved. Then I get an email from them that they will not allow future updates to their software unless a pay a license fee. This is a very interesting company. Almost like black male their cusotmers. I’m not too happy to say the least.

Awesome

A perfect community plugin to use in combination with bbpress

I love it

Read all 361 reviews

Kontribuantoj k. programistoj

“BuddyPress” is open source software. The following people have contributed to this plugin.

Kontribuantoj

“BuddyPress” has been translated into 32 locales. Thank you to the translators for their contributions.

Traduki “BuddyPress” en vian lingvon.

Ĉu interesita en programado?

Browse the code, check out the SVN repository, or subscribe to the development log by RSS.

Changelog

2.9.1

See: https://codex.buddypress.org/releases/version-2-9-1/