Instali

Vi povas elŝuti kaj ekuzi la plenan Esperantan WordPress-paketon en tiu ĉi retejo, aŭ vi povas uzi la ligilon por la plej lasta ĝenerala WordPressa pakaĵo. Per la ĝenerala pakaĵo, vi rajtas elekti deziratan lingvon el listo.

Malofte io misas kaj vi devos trovi la dosieron wp-config-sample.php, entajpi la informojn, poste konservi ĝin kiel wp-config.php en la baza dosierujo de via WordPress-a instalo.

Se vi volas krei reton, aldonu la sekvan kodon al via dosiero wp-config.php, super la linio kiu diras: /* Tio estas ĉio, ĉesigu la redaktadon! Bondezirojn al via blogado. */
La kodo:

/* Multisite */
define( 'WP_ALLOW_MULTISITE', true );