WordPress
Versio 2.7

Semantika persona eldonada platformo

Unue

Bonvenon. WordPress estas tre kara projekto por mi. Ĉiu programisto kaj kontribuanto aldonas ion unika al la miksaĵo, kaj kune ni kreas belaĵon kiu fierigas min, ke mi estas kunlaboranto. Miloj da laborhoroj estis dediĉitaj al WordPress, kaj ni celas plibonigi ĝin ĉiutage. Dankon pro aldoni ĝin al via persona mondo.

— Matt Mullenweg

Instalo: Fama 5-minuta instalo

  1. Malpaku la pakaĵon en malplenan dosierujon.
  2. Malfermu wp-config-sample.php en tekstoredaktilo kiel WordPad aŭ simila kaj entajpu detalojn pri via datumbaza konekto.
  3. Konservu la dosieron kiel wp-config.php
  4. Alŝutu ĉion.
  5. Malfermu /wp-admin/install.php en via TTT-ejo. Tio ĉi devus krei kaj agordi la tabelojn kiujn vi bezonas por via blogo. Se vi ricevas erarmesaĝon, denove kontrolu vian dosieron wp-config.php, kaj provu denove. Se vi ree malsukcesas, iru al helpforumoj kun kiel eble plej multe da informoj.
  6. Notu la donitan pasvorton.
  7. La instala skripto tiam devus send vin al la ensalutpaĝo. Ensalutu per la uzantnomo admin kaj la pasvorto kiu estis donita dum la instalo. Post tio, vi povas alklaki 'Profilo' por ŝanĝi la pasvorton.

Promocio

Antaŭ promocio, bonvolu krei sekurkopiojn de ĉiu modifita dosiero, kiel index.php.

Ĝisdatigo de antaŭa versio al 2.7:

  1. Forviŝu viajn malnovajn WP-dosierojn, konservante modifitajn dosierojn.
  2. Alŝutu la novajn dosierojn.
  3. En via TTT-ejo, iru al /wp-admin/upgrade.php.
  4. Ĉu vi atendis plu? Ne, tio estas ĉio!

Ŝanĝoj al etosoj

Se vi tajloris etosojn al via gusto, vi kompreneble devos fari kelkajn ŝanĝojn al ili. Se vi konvertas viajn 1.2 aŭ pli malnovajn etosojn, ni kreis specialan gviddokumenton por vi.

Enretaj materialoj

Se vi havas demandojn kiuj ne trovas respondojn en tiu ĉi dokumento, bonvolu utiligi la plurajn enretajn materialojn de WordPress:

La WordPress-Codex
La Codex estas la enciklopedio de ĉio, kio temas pri WordPress. Ĝi estas la plej ampleksa informfonto kiu ekzistas por WordPress.
La programista Blogo
Tie ĉi estas kie vi trovos la plej freŝajn novaĵojn kiuj rilatas al WordPress. Legosignu kaj kontrolu ofte.
WordPress Planet
WordPress Planet estas novaĵkolektilo kiu kunmetas afiŝojn de WordPress-blogoj ĉie en la interreto.
Helpforumoj de WordPress
Se vi priserĉis ĉie kaj ankoraŭ ne trovas respondon, la helpforumoj estas tre aktivaj kaj havas grandajn helpemajn komunumojn. Por helpi ilin helpi vin, uzu klarigan titolon kaj priskribu vian problemon tre detale.
WordPress IRC-kanalo
Finfine, estas enreta babila kanalo por uzantoj de WordPress kaj foje, por helpantoj. La supra vikia paĝo almontros al tiu kanalo. (irc.freenode.net #wordpress)

Sistemaj rekomendoj

WordPress estas la oficiala daŭrigo de b2/cafélog, kiu devenis de Michel V. La laboro estis daŭrigita de WordPress-programistoj. Se vi volas subteni WordPress, bonvolu konsideri donaci.

Promocio de alia sistemo

WordPress povas importi el pluraj aliaj sistemoj. Unue, instalu kaj funkciigu WordPress, laŭ la supraj instrukcioj.

XML-RPC kaj Atom-interfacoj

Nuntempe, vi povas afiŝi al via WordPress-blogo per iloj kiel Windows Live Writer, Ecto, Bloggar, Radio Userland (signifas ke vi povas uzi la eblon retpoŝti-al-blogo de Radio), NewzCrawler, kaj aliaj iloj kiuj subtenas la blogajn API-ojn! :) Vi povas legi plu pri XML-RPC subteno ĉe la Codex.

Afiŝi retpoŝte

Vi povas afiŝi, uzante retpoŝtan programon! Por agordi tion, iru al via fenestro "Skribagordoj" kaj entajpu la detalojn de via sekreta POP3-konto. Tiam, agordu wp-mail.php por ruliĝi periode kaj kontroli leterkeston por novaj afiŝoj. Vi povas fari tion per Cron-tasko, aŭ se via gastiganto ne subtenas tion, vi povas esplori diversajn servojn pri monitori TTT-ejojn kaj agordi unu el ili kontroli vian wp-mail.php-URL.

Afiŝi estas facila: Retletero sendita al la specifita adreso estos afiŝita. La temlinio estos la titolo. Estus bone, kompreneble, por gardi tiun adreson, ĉar se iu alia sendus al tiu adreso, ankaŭ tiu letero estus afiŝita! Post sukcesa afiŝo, la skripto forviŝos la originan retleteron.

Uzantroloj

Ni forlasis uzon de uzantniveloj por malobstrukci la vojon al la uzo de la pli fleksebla rola sistemo kiu estis enkondukita en 2.0. Vi povas legi plu pri roloj kaj kapabloj ĉe la Codex.

Finaj notoj

Kunhavigi la amon

WordPress ne havas riĉan reklaman kampanjon aŭ famajn patronojn, sed ni ja havas ion kio estas eĉ pli bona—vi. Se vi ĝuas WordPress bonvolu pripensi sciigi amikon, agordi ĝin por iu kiu ne estas tiel sperta kiel vi, aŭ skribi la aŭtoron de artikolo pri enhav-mastrumaj sistemoj kiuj ignoras nin.

Kopirajto

WordPress estas eldonita sub la GPL (vidu license.txt).