Uzo de O2!

O2 estas kombino de etoso kaj kromprogramo por pli afabla kunlaboro. Jen, kelkaj ecoj helpaj:

  1. @mencioj: Vi povas mencii iun ajn en la reto de WordPress.org per meto de @ antaŭ la uzantnomo de tiu. Anoj de la esperantigo (en la ĉefa retejo, en la paĝo pri la teamo, ktp.) estas aldonitaj al la eblo aŭtomate kompletigi la nomon.
  2. Etikedoj: Vi povas etikedi ene de afiŝoj kaj komentoj. Ekzemple, #bonvenon donas etikedon “bonvenon” al tiu ĉi afiŝo. Alklako al etikedo aperigos ĉiujn afiŝojn kun tiu etikedo.
  3. Trans-afiŝoj: Vi povas afiŝi en alia retejo uzante O2 en WordPress.org per uzo de la plusa simbolo +.