Helpo » WordPress Ĝenerale » GDPR » Ŝablona privateca politiko

  • Kontrolanto Cindio

    (@cindio)


    Via privateca politiko estu simpla kaj konciza. Evitu la nunajn vendistojn de komplikaj, malklaraj privatecaj politikoj.
    Atendu la ilojn de WordPress, sed intertempe kreu bazon de privateca politiko.
    Ĝi diru kiujn informojn vi kolektas, kiel vi uzas tiujn informojn, al kiuj eksteraj partneroj vi kunhavigas personajn informojn, kaj kiel uzantoj povas regi proprajn informojn kolektitajn de via retejo.
    Ekzemplo de bazo:

    Kion ni kolektas
    Ni kolektas viajn nomon, retpoŝtadreson, (eble) IP-adreson, kaj (eble) la paĝojn de nia retejo vizititajn de vi….
    informojn kolektitajn per uz-profilo, enketoj, ekzamenoj…..

    Kiel ni uzas
    Ni uzas viajn nomon kaj retpoŝtadreson por permesi vian ensaluton kaj por konfirmi personecon dum laso de komento ĉe nia retejo.

    Por administrado de forumo, socia reto, ekzamenoj, procezado de aĉetoj de varoj aŭ servoj…..

    Al kiuj ni kundividas
    (Sciigoj de uzataj kromprogramoj eniros skatolon apud la redakto-paĝo pri via privateca politiko. Se la kromprogramoj kolektas informojn de viaj uzantoj, vi devas aperigi tion per transmeto de la sciigoj, en sekcio pri eksteraj partneroj.)

    Kiel vi povas aliri kaj regi viajn informojn

    Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj.
    Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. Vi ankaŭ rajtas elŝuti ĉiujn viajn informojn kolektitajn de nia retejo.

    Registritaj uzantoj povas aliri multajn personajn informojn en la profilo-paĝo.
    Peto pri forviŝoj kaj/aŭ elŝutoj de viaj personaj informoj estu sendita al: Nomo de datumprotekta respondeculo, retpoŝtadreso.

    Kuketoj
    Kuketo estas eta mesaĝo sendita de retejo al komputila aparato de vizitanto, por uzo fare de la retumilo. La dosiero de tiu mesaĝo enhavas informojn pri la vizitanto al tiu retejo. La retumilo uzas tiujn memoritajn informojn en postaj vizitoj al tiu retejo.

    Niaj kuketoj
    Ni uzas kuketojn por memori vian ensalutilon, vian korbon…

    Kuketoj de sociaj retejoj
    Ni ne regas la kuketojn de Facebook, k.s. uzatajn por kunhavigi kion vi faras ĉe nia retejo.

    • Tiu temo estis laste modifita Antaŭ 6 years de Cindio.
  • La temo ‘Ŝablona privateca politiko’ estas fermita al novaj respondoj.