Ĉu GDPR aplikeblas al mi?
-
Ĉu la nova leĝo Ĝenerala Datuma Protekta Regulo aplikeblas al via retejo?
Mallonge: jes.Komentantoj kutime devas uzi retpoŝtadreson. Se nomo formas parton de retpoŝtadreso, teno de tiu retpoŝtadreso estas teno de persona informo, do la ĜDPR aplikeblas al vi, se la posedanto de tia retpoŝtadreso loĝas en la EU.
Ĉu plaĉas al vi rigardi statistikaĵojn pri trafiko al via retejo? Tio postulas tenon de protokoloj.
Se la protokolilo de via retejo registras IP-adreson de komputilo de enloĝanto de EU, jen, tiu unika IP-adreso estas persona informo.
Se kromprogramo aŭ aplikaĵo utiligas la unikan reklaman identiligon de poŝtelefono, tiu reklama ID estas persona informo (ĝi estas unika por ĉiu aparato kaj per ĝi aplikaĵoj lerte celas nur interesatojn per reklamoj).Tipoj de datumoj/informoj:
WordPress-ejo eble kolektas ‘kontajn datumojn‘ pri registritaj uzantoj: uzantnomon kaj retpoŝtadreson, minimume. Retejo eble ankaŭ kolektas ‘uz-datumojn‘: IP-adreson, operaciumon, retumilon, vizititajn paĝojn, k.s.BuddyPress kaj bbPress havas ‘profilajn datumojn‘ de uzantoj.
WooCommerce kolektas ‘transakciajn datumojn‘: adresojn, nomojn, eble eĉ tipon de kreditkarto kiun uzanto volas reuzi por estontaj aĉetoj, k.s. Kreditkartaj kaj banko-kontaj numeroj kutime estas traktataj de eksteraj pagoservoj, kutime ne de WooCommerce-ejo. (Se vi permane kolektas kart-numerojn, vi devas diri!)
Formularoj de Ninja kaj Majstro de ekzamenoj kaj enketoj kolektas ‘korespondajn datumojn‘.
- La temo ‘Ĉu GDPR aplikeblas al mi?’ estas fermita al novaj respondoj.