-
GlotPress
GlotPress estas tradukilo por teama kuntradukado. Iu decidis ke GlotPress estus bonega kromprogramo por WordPress kaj nun la laboro konverti ĝin en kromprogramon, por uzi ĝin en instalo de WordPress, estas en beta testado. Se vi volas elŝuti la kromprogramon en Esperanto: GlotPress en Esperanto. La enesperantigo ankaŭ estas en beta fazo. Mi ne povas
-
Slimpack
Se vi volas uzi Jetpack, sed ne volas konektiĝon al WordPress.com, jen Slimpack. Ĉiu modulo postulanta konektiĝon aŭ sinkronigon al la serviloj de WordPress.com estis forigita. Se vi volas uzi Jetpack, sed tiu kromprogramaro malrapidigis vian retejon, provu Slimpack.
-
Jetpack
Donaco al la uzantoj kiuj volas Jetpack! La kromprogramaro Jetpack estas plene tradukita. (Escepte la protokolon pri ŝanĝoj en versioj; kiu legas tion?) Jetpack estas pako de moduloj kaj ebloj, de spertaj programistoj de WordPress. Ĉiu kromprogramo en la pako estas fidinda. Se ne ĝenas vin esti konektita al WordPress.com (por utiligi la servilojn de
-
qTranslate X
La plej nova versio de WordPress estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn. La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita: eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x. (Memoru donaci al la programistoj.) Ĝi donas eblon aldoni tradukojn de la enhavo kaj starigi malsamajn retadresojn al viaj afiŝoj/paĝoj en tiuj
-
Etosoj kaj kromprogramoj
Ĉu vi scias ke kelkaj etosoj kaj manpleno da kromprogramoj estas en Esperanto? Akismet kontrolas komentojn, por helpi vin forviŝi trudaĵojn. Ĝi estas pakita kun WordPress kaj estas senpaga escepte por komercaj retejoj. Kelkaj etosoj preparitaj de la WordPress-teamo ankaŭ estas kunpakitaj. Sed aliaj estas haveblaj. Por vidi listojn de esperantigitaj kromprogramoj kaj etosoj, iru
-
Pri WordPress-oj
WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Ni prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com. WordPress.com Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca
-
nova 4.4
Versio 4.4 estas la plej granda eldono lastatempe. Inter aliaj plibonigoj kaj enkondukoj de novaj ebloj, venas interesa nova eblo pli vaste publikigi viajn verkojn. Versio 4.4 ebligas enkorpigon de viaj afiŝoj en retpaĝojn de multaj aliaj retejoj, danke al utiligo de la libera dosierformo oEmbed. Ekde nun WordPress estas provizanto de oEmbed, ne nur
-
Sekureca eldono
Versio 4.1.2 de WordPress estas grava sekureca eldono. Ni konsilas vin ĝisdatigi viajn retejojn. Versioj de WordPress pli malnovaj ol 4.1.2 havas sekurecan mankon kiu povus ebligi al kodrompisto enmeti malican skripton en la paĝojn de via retejo, por servi al viaj vizitantoj. Kelkaj aliaj malpli urĝaj sekurecaj ‘truoj’ ankaŭ estis ŝtopitaj.
-
Serĉata: Kunordiganto de tradukado de tejo.org
La TTT-ejo tejo.org uzas WordPress en Esperanto. TEJO nun serĉas kunordiganton, kiu helpas ĉe la tradukado de la enhavo al diversaj lingvoj. La plena teksto de la alvoko troviĝas ĉe: Serĉata: Kunordiganto de tradukado de tejo.org
-
WordPress 4.1 haveblas en Esperanto!
Ekde kelkaj horoj, WordPress 4.1 estas havebla – ankaŭ en Esperanto, ĉar la tradukteamo finis la laboron ĝustatempe. Se vi jam havas instalitan version de WordPress, verŝajne vi povas akiri ĝin simple per ĝisdatigo el la administra menuo de via blogo. Se ne, vi povas elŝuti ĝin ekzemple de ĉi tie. Korektoj kaj kunlaboro serĉataj