Helpu la redaktiston de WooCommerce

Mi rimarkis ke iu proponis tradukojn al WooCommerce, la plej populara kromprogramo por enreta komerco (starigo de vendejo).
Mi igis Manuel projekta redaktisto de WooCommerce. Li jam ne devos atendi aprobojn.
WooCommerce havas pli ol milionon da aktivaj instaloj. La programistoj inkluzivas la teamon Automattic, do la kromprogramo estas stabila.
La tradukado de WooCommerce estas granda, kun 4 540 linioj. Ĝi estas jam tradukita en 39 lingvojn; nu, inkluzive de kelkaj variaĵoj de la hispana kaj angla.

Estas multaj kromprogramoj en tiu sama kategorio. Eĉ se iu volas krei reton de butikoj, simile al Etsy.com, ekzistas io por ebligi tion.

Noto: Formularoj de Ninja ebligas akcepton de pagoj.

Bonvole konsideru Stripe kiel pagtraktan servon de kreditkartoj.

Polylang

Mi tradukis plurlingvigan kromprogramon Polylang. Polylang estas alternativa maniero plurlingivigi retejon ol qTranslate X.
Polylang permesas kreon de du-lingva aŭ plurlingva WordPress-ejo. Verko de afiŝoj, paĝoj, kaj kategorioj kaj etikedoj okazas kiel kutime, post tio la lingvo estas difinita. Traduko de afiŝo estas laŭ via plaĉo, ĉu en la defaŭlta lingvo, ĉu ne.

  • Vi povas uzi senlimajn lingvojn. Skriptoj por lingvoj irante maldekstren estas subtenataj. Lingvopakoj de WordPress estas aŭtomate elŝutitaj kaj ĝisdatigitaj.
  • Vi povas traduki afiŝojn, paĝojn, aŭdvidaĵojn, kategoriojn, etikedojn de afiŝoj, menuojn, kromprogramojn…
  • Propraj afiŝo-tipoj, propraj taksonomioj, gluitaj afiŝoj, afiŝaranĝoj, RSS-fluoj kaj ĉiuj defaŭltaj kromprogrametoj de WordPress estas subtenataj.
  • Tajlorebla lingvo-saltilo estas disponebla kiel kromprogrameto aŭ en la menuo.
    La lingvo estas fiksita de la enhavo aŭ de la lingvokodo en la URL, aŭ vi povas uzi malsaman domajnon aŭ subdomajnon por ĉiu lingvo.
  • Kategorioj, etikedoj de afiŝoj kaj ankaŭ kelkaj aliaj metadatumoj estas aŭtomate kopiitaj dum aldono de nova traduko de paĝo aŭ afiŝo.
  • La administra interfaco estas, kompreneble, ankaŭ plurlingva kaj ĉiu uzanto rajtas difini deziratan administran lingvon en la profilo.

Formularoj de Ninja

Mi esperantigis Formularojn de Ninja (Ninĵo): https://eo.wordpress.org/plugins/ninja-forms/. Mi ankoraŭ ne esperantigis la pri-paĝon. Sed jen: oni povas krei diversajn formularojn kun limigoj kaj kontroloj al la kampoj; oni povas akcepti mendojn kaj pagojn, ricevi abonojn al novaĵletero por ricevi retpoŝte, kaj pli.
Difino de kalkuloj eblas, per elekto de kampo el la formularo kiel termo de operacio. Ktp.
Formularoj de Ninja ebligas profesiajn formularojn. Senpage. Pliaj ebloj estas haveblaj je prezo, sed la prezoj estas moderaj. Aldone, multaj uzantoj neniam sentos bezonon por pli.
Jen, ekrankopio de la kreilo el mia testejo:
ninja
Kaj diable, mi vidas ke kampo devus esti ‘Nombro’ anstataŭ ‘Numero’. Provlegu min ĉe https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp-plugins/ninja-forms

Aldona noto: mi fine decidis montri tiujn ĉi novaĵojn pri la esperantigita WordPress en la ĉefpaĝo de la administra panelo de uzantoj. Rigardu suben al la dekstro. Se iam vi malmarkis tiun skatolon en la ekranaj agordoj, vi devos denove marki WordPressajn novaĵojn.

Statistike

Uzantoj de WordPress povas ricevi lingvan version de WordPress laŭ 3 manieroj.
Dum starigo de retejo:
1. Eblas elŝuti la pakaĵon de WordPress kaj poste, dum instalo, elekti alian lingvon. Je tiu momento, la elektita lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj enmetita en WordPress-instalon.
2. Ankaŭ eblas elŝuti kaj instali la tutan WordPress kun via dezirata lingvo jam enestanta.
Al jam ekzistanta retejo:
3. Lingvo de ekzistanta retejo povas esti ŝanĝita kaj rezulte, lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj aldonita.

Nun, okazas mil elŝutoj de la esperantigita WordPress ĉiumonate, sume.
elshutoj2016-9-16-png
Post ĉiu eldono de nova versio, tiu ŝut-kalkulilo provizita de WordPress estas restarigita al 0.
La nova versio estis eldonita en la 16a de aŭgusto kaj la nombro da sumaj elŝutoj estas jam pli ol mil.

Interesaj informetoj
Tutmonde, 17 afiŝoj estas publikigitaj ĉiusekunde en WordPress-ejoj. 50 000 novaj WordPress-ejoj estas starigitaj ĉiutage.

Kutime, WordPress-programisto ofertas sian laboron por/kontraŭ/interŝanĝe de $50 usonaj dolaroj ĉiuhore.

En la nunaj tagoj, mi provlegas kaj la korektoj magie flosas en vian esperantigitan WordPress-ejon ĉiutage (se vi uzas lastatempan version de WordPress. Ne aplikeblas al ejoj de WordPress.com).

Mi ne havas alirrajton al la statistikaĵoj pri kromprogramoj kaj etosoj, do mi havas neniun ideon pri elŝutoj de la tradukitaj kromprogramoj kaj etosoj. Kaj ankaŭ, mi ricevas neniujn petojn aŭ pritaksojn.

testejo

Nu, mi instalis testejon ĉe http://cindymckee.com/testejo/.
Mi uzas la novan etoson p2, mi instalis Majstron de ekzamenoj kaj enketoj http://cindymckee.com/testejo/stulta-enketo (jen unu stulta enketo kun fuŝa atestilo). Mi devigis neniujn informojn en tiu unu-demanda enketo, do nomoj ne aperas en la atestiloj.
Mi ankaŭ instalis Indexy, kiu kreas glosojn (kaj glosarojn-indeksojn). Iru kaj vidu ‘Sal’ en la ĉefpaĝo. Ŝvebigu la muson super la vorto – vi vidos ekzemplan frazon. Alklaku kaj vi iros al la gloso.
Mi ebligis emfazon ankaŭ por la ekzamenoj/enketoj, sed vidas nenion. ;(
Mi_bezonas_scii_ĉu_vi_ankaŭ_vidas_anglan_en_via_esperantigita_WordPress. Halo!
Samtage: la programisto ĝisdatigis ‘Majstron’ kaj nun mi vidas la esperantigitajn vortojn!
Ankaŭ, mi havas etan ekzamenon ĉe http://cindymckee.com/testejo/ekzameno/stulta-ekzameno/ kun bildoj en demando kaj kelkaj demando-tipoj, por via rigardo.

etoso p2

Etoso P2 kombinas la ecojn de blogo kun tiuj de forumo. Rekte en la ĉefpaĝo, uzantoj rajtas lasi komentojn sub blogero kaj tiuj komentoj aperas realtempe, sen bezono reŝargi la paĝon.
Jen, ekrankopio.
Jen, demonstraĵo.
La instigo paroli estas modifebla en la agordoj. Mi havas ĝin montri defaŭlte “Kiel iras la irado?”

Se WordPress ankoraŭ ne montras la ĵusan tradukon, jen la dosieroj estas: https://cindymckee.com/p2-eo.po kaj la (nur)maŝin-legebla https://cindymckee.com/p2-eo.mo
Metu ilin en la dosierujon de via servilo
/wp-content/languages/themes/
Se la sub-dosierujo ‘themes’ ne ekzistas, kreu ĝin.

La .po-dosiero estas ŝanĝebla. Ekz, se vi ne ŝatas ke mi uzis “Sal” anstataŭ “Saluton”, ŝanĝu tion, ree generu novan .mo-dosieron kaj alŝutu la novan al via servilo. Se vi ne scipovas krei .mo-dosieron, uzu http://po2mo.net/

Kromprogramo por enketoj

Aldona aldona noto: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono.
Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi funkcion de WordPress por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo.

Aldona noto: En la 6a de septembro, mi fintradukis tiun ĉi interesan kromprogramon. Tamen, la tradukita priskribo ne montriĝas ĉe: https://eo.wordpress.org/plugins/quiz-master-next/, do ĉu mia plena traduko eĉ montriĝas dum uzado de la kromprogramo?? Mi ne scias; ĉar mi uzas la plej novan version de WordPress, mi ne instalas ĝin. Frustra laboro!!
Jam delonge mi volas esperantigi kromprogramon por WordPress por ebligi enketojn. Mi trovis allogan, senpagan kromprogramon por ebligi kaj ekzamenojn kaj enketojn. La uzantoj donas bonegajn recenzojn kaj estas pli ol kontentaj. Sube, mi listigos la ecojn. La sola problemo estas, ke mi rimarkas ke ĝi ne (ĝis nun) ricevis ĝisdatigon por kongrui kun la plej lasta versio de WordPress. La lasta ĝisdatigo de tiu kromprogramo okazis antaŭ du monatoj.
Mi tradukas la priskribon ĉe https://wordpress.org/plugins/quiz-master-next/
Legu kaj diru kion vi pensas:

Majstro de ekzamenoj kaj enketoj

Ŝanĝo de la teksto

Ĉiu videbla teksto povas esti tajlorita. Ĉio – de la teksto tra la ekzameno aŭ enketo, ĝis la send-butono.

Facila kreo de enketoj de viaj uzantoj

Vi povas facile krei enketojn/opinisondaĵojn de viaj uzantoj. Ĉian – de la kontenteco de klientoj ĝis enketoj de viaj dungitoj.

Diversaj tipoj de demandoj

Vi povas elekti montri plurajn eblajn respondojn (radio-butonojn), veron aŭ malveron, tekstokampon por libere tajpita respondo, falmenuojn, ebligon al pli ol unu respondo (markskatolojn), tekstolinion, ciferecan, captcha (kapton de robotoj: teston por determini ĉu la uzanto estas homo), and akcepton. Pliaj tipoj estos en estontaj ĝisdatigoj!

Pluraj rezulto-paĝoj por ĉiu ekzameno

Ĉiu ekzameno aŭ enketo povas havi senlimajn rezulto-paĝojn kaj vi povas tajlori ilin per via teksto. Vi povas montri malsamajn rezulto-paĝojn laŭ poentoj gajnitaj!

Retleteroj post faro de ekzameno aŭ enketo

Post plenumo de ekzameno aŭ enketo, la uzanto kaj vi rajtas ricevi rezultojn retpoŝte. Vi povas agordi tion en la kromprogramo. Tiu letero ankaŭ povas havi vian propran tekston.

Tre agordebla

Viaj enketoj aŭ ekzamenoj povas liveri notojn laŭ sistemo ĝusta/malĝusta aŭ bazita sur poentoj. Aŭ neniun noton. Vi povas peti kontaktinformojn je la komenco aŭ je la fino de la demandoj, kaj vi decidas kiajn kampojn inkluzivi. Vi povas decidi ĉu uzi ĉiujn demandojn aŭ kelkajn hazardajn. Vi povas ankaŭ elekti fiksitan nombron da demandoj en ĉiu paĝo aŭ vi povas montri ĉiujn demandojn en nur unu paĝo.

Kategorioj

Vi povas asigni kategoriojn al viaj demandoj. Poste, vi povos montri al la uzanto la noton en aparta kategorio aŭ averaĝan noton de ĉiu kategorio.

Aliaj utilaj ebloj

Permeso al uzantoj montri la rezultojn ĉe sociretejoj.
Montro de ĉiuj demandoj en unu paĝo aŭ nur unu demando en paĝo.
Postulo, ke uzanto unue ensalutu.
Fikso de la datoj de aktivaj enketoj kaj ekzamenoj.
Postulo, ke iuj demandoj ricevu respondojn (aŭ ĉiuj).
Limigo de kvanto da enskriboj.
Eblo fiksi nombron da re-provoj permesitaj al partoprenanto de ekzameno aŭ enketo.
Eblo enmeti komento-skatolon por ĉiu demando, aŭ komento-sekcion je la subo de la enketo aŭ ekzameno.
Eblo doni sugestojn por helpi uzantojn respondi.
Eblo montri al uzanto kial respondo estas ĝusta.
Demandoj rajtas esti laŭ fiksita ordo aŭ povas aperi hazarde.
Eblo ricevi tempon bezonitan antaŭ ol uzanto finis ekzamenon aŭ enketon.
Eblo fiksi tempolimon por fini enketon aŭ ekzamenon.
Eblo krei kaj montri matematikajn formulojn.
Kaj multaj pli…

En la 5a de septembro, mi rigardis al la aktiveco de la programistoj: https://plugins.trac.wordpress.org/log/quiz-master-next/ Ili aktive programas; do mi tradukos tiun ĉi kromprogramon.

Versio 4.6

Versio 4.6 de WordPress estas la plej lasta versio ekde la 16a/17a de aŭgusto 2016.
Grave: tiu ĉi versio enhavas multajn ŝanĝojn al la programado. Bonvole ĝisdatigu viajn kromprogramojn antaŭ ol vi ĝisdatigos WordPress. Se iu kromprogramo ankoraŭ ne aperas en via listo de ĝisdatigendaj kromprogramoj, atendu ĝis la programisto(j) eldonas kongruan version - kontrolu por la vortoj kongruas kun versio 4.6 de WordPress.

Plibonigoj inkluzivas aŭtomatan kontrolon de entajpataj ligiloj kun averto (ruĝigo) se oni tajpas misan ligilon. Aldone, se iu estas subite elretigita dum verkado, la verko estas ĉiam konservita al la loka retumilo de tiu. Do, kiam la interreto-servo revenos, la plej lasta versio de la verko povos esti elektita.

Statistikaĵoj: La esperantigita versio jam spertis 325 elŝutojn post 48 horoj. El tio, 310 – la lingvopakaĵo sola – eble temas pri aŭtomataj ĝisdatigoj al retejoj kun Esperanto jam instalita kaj kun pretaj kromprogramoj. 15 estas elŝutoj de la tuta sistemo WordPress kun la uzlingvo Esperanto.

La antaŭa versio, la ‘nuna’ versio de aprilo ĝis la 16a de aŭgusto, ĝuis 2 650 esperantlingvajn elŝutojn.

Por tradukistoj, WordPress pli kaj pli glatigas la funkciadon: https://make.wordpress.org/core/2016/07/06/i18n-improvements-in-4-6/

Uzo kreskas, helpu

En aprilo, la plej lasta versio de WordPress aperis. Ekde tiam homoj elŝutas la esperantigitan version 2 069 fojojn. Specife, la lingvan pakaĵon por ekzistanta retejo: 1 751, la tutan WordPress-pakaĵon, kun Esperanto kiel la laborlingvo: 318.
WordPress 4.6 aperos en aŭgusto. Mi bezonas provlegantojn!!! Mi petegas. https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev

    7 lingvo-versioj estas uzataj malpli ofte, 57 pli ofte, kaj 7 proksimume same ofte ol la esperantigita versio.

Veraj tutmondaj tradukantoj venu

Ekde la 8a de decembro 2015, okazis jam 1 710 elŝutoj de la esperantigo de versio 4.4 de WordPress. Nun versio 4.5 estas en beta testado.
La Poliglotoj de WordPress okazigos Tutmondan Traduko-Tagon (TTT!) en la 24a de aprilo, sed mi simple petas vin traduki aŭ provlegi ekzistantajn tradukojn ĉe https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev
aŭ vi povas iri al la listo de kromprogramoj/etosoj ĉe https://eo.wordpress.org/about/ por elekti unu el tiuj tradukoj. Post alklako al ligilo, vi trovos la traduko-ligilon en la dekstra parto de la paĝo.
WordPress nun montras la aktivecon de la tradukantoj ĉe la subo de la paĝoj en translate.wordpress.org. Lasu nin vidi vin en tiu elmontrado de nove tradukitaj eroj!
Ĉu ni bezonas Tutmondan Tradukan Tagon?