-
Polylang
Mi tradukis plurlingvigan kromprogramon Polylang. Polylang estas alternativa maniero plurlingivigi retejon ol qTranslate X. Polylang permesas kreon de du-lingva aŭ plurlingva WordPress-ejo. Verko de afiŝoj, paĝoj, kaj kategorioj kaj etikedoj okazas kiel kutime, post tio la lingvo estas difinita. Traduko de afiŝo estas laŭ via plaĉo, ĉu en la defaŭlta lingvo, ĉu ne. Vi povas…
-
Formularoj de Ninja
Mi esperantigis Formularojn de Ninja (Ninĵo): https://eo.wordpress.org/plugins/ninja-forms/. Mi ankoraŭ ne esperantigis la pri-paĝon. Sed jen: oni povas krei diversajn formularojn kun limigoj kaj kontroloj al la kampoj; oni povas akcepti mendojn kaj pagojn, ricevi abonojn al novaĵletero por ricevi retpoŝte, kaj pli. Difino de kalkuloj eblas, per elekto de kampo el la formularo kiel termo…
-
Statistike
Uzantoj de WordPress povas ricevi lingvan version de WordPress laŭ 3 manieroj. Dum starigo de retejo: 1. Eblas elŝuti la pakaĵon de WordPress kaj poste, dum instalo, elekti alian lingvon. Je tiu momento, la elektita lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj enmetita en WordPress-instalon. 2. Ankaŭ eblas elŝuti kaj instali la tutan WordPress kun via dezirata lingvo…
-
testejo
Nu, mi instalis testejon ĉe http://cindymckee.com/testejo/. Mi uzas la novan etoson p2, mi instalis Majstron de ekzamenoj kaj enketoj http://cindymckee.com/testejo/stulta-enketo (jen unu stulta enketo kun fuŝa atestilo). Mi devigis neniujn informojn en tiu unu-demanda enketo, do nomoj ne aperas en la atestiloj. Mi ankaŭ instalis Indexy, kiu kreas glosojn (kaj glosarojn-indeksojn). Iru kaj vidu ‘Sal’…
-
etoso p2
Etoso P2 kombinas la ecojn de blogo kun tiuj de forumo. Rekte en la ĉefpaĝo, uzantoj rajtas lasi komentojn sub blogero kaj tiuj komentoj aperas realtempe, sen bezono reŝargi la paĝon. Jen, ekrankopio. Jen, demonstraĵo. La instigo paroli estas modifebla en la agordoj. Mi havas ĝin montri defaŭlte “Kiel iras la irado?” Se WordPress ankoraŭ…
-
Kromprogramo por enketoj
Aldona aldona noto: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono. Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi funkcion de WordPress por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo. Aldona…
-
Versio 4.6
Versio 4.6 de WordPress estas la plej lasta versio ekde la 16a/17a de aŭgusto 2016. Grave: tiu ĉi versio enhavas multajn ŝanĝojn al la programado. Bonvole ĝisdatigu viajn kromprogramojn antaŭ ol vi ĝisdatigos WordPress. Se iu kromprogramo ankoraŭ ne aperas en via listo de ĝisdatigendaj kromprogramoj, atendu ĝis la programisto(j) eldonas kongruan version – kontrolu…
-
Uzo kreskas, helpu
En aprilo, la plej lasta versio de WordPress aperis. Ekde tiam homoj elŝutas la esperantigitan version 2 069 fojojn. Specife, la lingvan pakaĵon por ekzistanta retejo: 1 751, la tutan WordPress-pakaĵon, kun Esperanto kiel la laborlingvo: 318. WordPress 4.6 aperos en aŭgusto. Mi bezonas provlegantojn!!! Mi petegas. https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev 7 lingvo-versioj estas uzataj malpli ofte, 57…
-
GlotPress
GlotPress estas tradukilo por teama kuntradukado. Iu decidis ke GlotPress estus bonega kromprogramo por WordPress kaj nun la laboro konverti ĝin en kromprogramon, por uzi ĝin en instalo de WordPress, estas en beta testado. Se vi volas elŝuti la kromprogramon en Esperanto: GlotPress en Esperanto. La enesperantigo ankaŭ estas en beta fazo. Mi ne povas…
-
Slimpack
Se vi volas uzi Jetpack, sed ne volas konektiĝon al WordPress.com, jen Slimpack. Ĉiu modulo postulanta konektiĝon aŭ sinkronigon al la serviloj de WordPress.com estis forigita. Se vi volas uzi Jetpack, sed tiu kromprogramaro malrapidigis vian retejon, provu Slimpack.