TinyMCE Altnivele

Antaŭ minutoj, unu el la plej popularaj kromprogramoj por WordPress, TinyMCE Altnivele (TinyMCE Advanced), estis enesperantigita. TinyMCE estas la tekstoredaktilo de WordPress kaj la kromprogramo etendas la ilobretojn kaj funkciojn de tiu kutima TinyMCE-redaktilo. Multaj uzantoj volas elekton de tiparoj. Tiu ĉi kromprogramo donas elekton de kelkaj tiparoj. La kromprogramo ankaŭ ebligas rektan kreon de tabeloj, alian deziron de kelkaj uzantoj.
Vidu ekrankopion de la ilobretoj post instalo kaj aktivigo de TinyMCE Altnivele kaj alklaku por pli granda rigardo:

tinyMCE-altnivele-ilobretoj
Montro de la nova, etendita ilobretaro en la tekstredaktilo, kun miaj aldonoj (per la agordoj) de miensimboloj, paĝosalto kaj nerompebla spaceto sur la plej suba ilobreto.

Vi volos iri al Agordo -> TinyMCE Advanced (aŭ TinyMCE Altnivele) por aldoni viajn elektojn de neuzitaj funkcioj al pliaj ilobretoj kaj aliajn opciojn.

Agordoj de TinyMCE Altnivele.


Notu, kiel ĉiam, ke temas pri kromprogramo por la sendependa WordPress, ne la gastigo-reto wordpress.com.

WordPress en 2017

2017

La nova eldono de WordPress, 4.7, estas preskaŭ preta. Antaŭ la eldono, jen informoj pri la irvojoj de uzado kaj programado de WordPress en la nova jaro.

Komence en 2017, WordPress kuraĝigos uzon de PHP7 kaj de SSL. WordPress oferos kelkajn ecojn por nur ĉifritaj retejoj, instige al pli sekura interreto. Ĝis nun, 11,45% de aktivaj WordPress-ejoj estas sekuraj HTTPS-ejoj.

Ankaŭ en 2017, novaj versioj de WordPress ne estos eldonitaj laŭ fiksa plano. Anstataŭ temp-bazitaj, la eldonoj estos projekt-bazitaj depende de program-dizajno kaj ankaŭ testado fare de uzantoj.

Internaciigo

Pro kresko de tutmonda uzado, WordPress-fondaĵo kreos filion WordPressa Komunuma Subteno, kiu estos formita kiel publika bonfara korporacio (Public Benefit Corporation).

Internaciigo pelas ankaŭ uzadon de kromprogramoj. En 2016 estas nun 1 598 kromprogramoj kun lingvopakoj. En 2015, la nombro estis 314. Ĉi-jare, aktiva uzado de kromprogramoj kreskis je 20%.
La esperantigitaj kromprogramoj: https://eo.wordpress.org/about/#kromprogramoj
Tamen, kiel noto de tradukanto, kromprogramoj varias laŭ kompleteco de internaciigo. Kelkaj ne povas esti centelcente tradukitaj.

La mondo en la poŝo

Matt Mullenweg donas statistikaĵojn de WordPress.com, inkluzive la informon, ke en tiu gastigoreto 17% de lastatempaj afiŝoj estis faritaj per poŝaparato. Li diras, “Ekde nun, ni bezonas konsideri poŝaparatojn la ĉefa interaga maniero kun WordPress en la estonto.”

Esperantigita WordPress

Hodiaŭ, 2016-12-5, la elŝutoj de versio 4.6 de la esperantigita WordPress nombras 6 881. Antaŭ jaro la koncerna nombro estis ĉ. mil. Memoru, tio estas ekster wordpress.com.
Novaj memstaraj esperantlingvaj WordPress-ejoj naskiĝas kaj plu aperos en 2017.

Ekzemplo de 2017

Mankis ekzemplo en la antaŭa afiŝo pri la etoso Twenty Seventeen. Do, la testejo nun montras ekzemplon, ĉe http://cindymckee.com/testejo.
La ekzemplo estas en du-kolumna aranĝo, kun titoloj en la maldekstra kolumno kaj enhavo en la dekstra. Ĝi heredis la ekzistantan enhavon, sed mi metis filmon en la kapo.
Ĉar Twenty Seventeen estas en testo-fazo, ankoraŭ estas malglataĵoj. La testejo ankaŭ nun estas povigita de la beta, testa fazo de la sekva versio de WordPress, 4.7.

2017

Etoso Twenty Seventeen (2017) estos havebla post monato kaj mi jam ne povas silenti pri ĝi. Jam dum iom da tempo, mi volas konsili atendon pri aspekto de retejo ĝis la eldono de Twenty Seventeen, celota al la bezonoj de komercaj retejoj. Ecoj kaj ebloj:
en la kapo de retejo kun Twenty Seventeen povos esti filmo.
La paĝoj rulumos en bela efekto kun enhavo malaperante je la supro, kvazaŭ sub la menuon.
La etoso venos kun hejmpaĝo, pri-paĝo, blogo kaj kontakto-paĝo pretaj por proprigi. La hejmpaĝo havos plurajn sekciojn, kiuj estos aparte redakteblaj. Propra CSS estos aldonebla en la Tajlorilo, elstarigitaj bildoj estos centrigitaj en la paĝo, socia menuo estos en la piedo…
Notu, ke se du-kolumna aranĝo estos elektita, sen aldono de kromprogrametoj al flankpanelo, la titolo de paĝo/afiŝo aperos en unu kolumno, dum la enhavo aperos en la dua. Nekutima, sed interesa aranĝo.
Kiel ĉiuj etosoj Twentyxx, t.e. la etosoj eldonitaj de WordPress.org, almenaŭ 70 tradukoj estos haveblaj por la nova etoso.

Simpla alidirektilo

Paĝo ligiĝas al (Page Links To) estas simpla solvo al oftaj problemoj. Eble vi volas alidirekti vizitantojn al nova URL de malnova paĝo. Eble vi volas krei menuon de ne-klakeblaj titoloj, kun alklakeblaj menueroj sube.
Aŭ vi volas, ke alklako al titolo de afiŝo konduku rekte al ekstera retejo.
La kromprogramo Paĝo ligiĝas al aldonas tiujn eblojn, en tre simpla maniero.

  • Por alklakebla titolo, kreu novan afiŝon aŭ paĝon kaj donu nur titolon. Lasu la enhavon malplena! Sube, elektu “Propra URL” kaj enmetu URLon. Publikigu tion kaj jen, alklako al la titolo sendos homojn al tiu URL.
  • Se vi volas krei ne-klakeblan ujon, la Propra URL estu nur #. Neniu http://, nur la krado.
  • Je alklako, nenio okazas.

  • Por alidirekti, redaktu tiun afiŝon aŭ paĝon. Metu la deziratan URLon kiel la Propran URLon, sub tiu afiŝo aŭ paĝo. Eĉ homoj kiuj tajpas la malnovan retadreson en la adresbreton de retumilo estos alidirektitaj al la nova loko. (Espereble, vi kreis novan afiŝon aŭ paĝon!)

Simpla ŝovilo

Ĉu vi ĉiam volis ‘mojosan’ ŝovilon – vi komprenas, ŝovilo estas ilo de ŝanĝiĝantaj bildoj okupantaj unu spacon; ĉiu bildo servas kiel ligo al specifa paĝo?
Kutime, tiuj dolorigas min, sed ili estas modaj. Nu, Baza ŝovilo de Coyote (Kojoto) povas ŝtopi la breĉon. Atentu, tiu kromprogramo ne estas ĝisdata ĝis la plej nova versio de WordPress, 4.6.1, sed mi instalis ĝin en la testejon kaj la retejo ne rompiĝis. Jen, ekzemplo. Baza ŝovilo ja estas baza. Estas tre malmultaj aktivaj uzantoj kaj la lasta ĝisdatigo okazis antaŭ 5 monatoj.
Sed se vi ne havas ŝovilon kaj ne komprenas anglajn administrajn interfacojn, vi eble volos provi tion; unue en provejo/klono de via retejo.
Kiel ĉiam, la unua paŝo estu kreo de sekurkopio de via datumbazo antaŭ la instalo de nova kromprogramo. Poste, la provo.

Ho, rimarku: post kreo de prezentaĵo, kopiu la koncizkodon el skatolo de la ŝovilo, por enmeto en paĝon, afiŝon aŭ kromprogrameto-lokon de via flankpanelo. Tiu kodo aperigos tiun prezentaĵon.
Se vi volas serĉi aliajn ŝovilojn, la vorto “slider” en la serĉobreto ĉe https://eo.wordpress.org/plugins trovos ilin.

La ninĵoj traktas maskojn

En la kromprogramo Formularoj de Ninja, ekzistas eblo preskribi tipojn de valoroj kiujn partoprenantoj de formularo rajtas entajpi en tekstlinion. Tamen, en tradukoj, foje ne aperas la kampo por enmeti tipon de limigo.
Tiu problemo jam ricevas atenton: https://github.com/wpninjas/ninja-forms/issues/1880
Ĝi estos solvita.

Legu plu se vi volas suferi lecionon de komencanto de Formularoj de Ninja.
Notoj pri tiu tiel nomata ‘masko’:
Tekstolinio akceptas ĉian entajpitaĵon, escepte se la kreanto de formularo fiksas limigojn.
Sub Limigoj -> Masko de enigo, vi povas elekti Tajlora el falmenuo (aliaj elektoj estas Dato kaj Usona telefonnumero).
(Sed vi ne povas entajpi maskon, se vi ne uzas la anglan!! – la programistoj jam tretas tiun cimon.)

Entajpu 9 por teni enigon al nur cifero. Entajpu a por teni enigon al nur litero.
Se temas pri kampo por entajpo de kupono, kaj vi ofertis viajn kuponojn forme de tri literoj sekvataj de unu cifero, via masko devus esti: aaa9. Post tiu difino de la kampo, uzanto povas entajpi nur tri literojn kaj ciferon.

Pli: por fiksi kampon al nur ciferoj, sed kun laso al la uzanto eblon entajpi liberan nombron da ciferoj ĝis maksimumo, uzu demandosignon sekvata de nombro da 9-oj, por fiksi la maksimumon. Ekz: se vi volas, ke la uzanto povu enigi de 1 ĝis 4 ciferoj, uzu maskon ?9999.
Same pri limigo al nur literoj, sed uzu a: ?aaaa egalas al enigo de 1 ĝis 4 literoj.
Notu, ke Formularoj de Ninja ankaŭ donas eblon difini lokokupilon; t.e., tekston jam ekzistantan en la kampo antaŭ enigo de uzanto. Tio povas servi kiel ekzempla teksto.

Helpu la redaktiston de WooCommerce

Mi rimarkis ke iu proponis tradukojn al WooCommerce, la plej populara kromprogramo por enreta komerco (starigo de vendejo).
Mi igis Manuel projekta redaktisto de WooCommerce. Li jam ne devos atendi aprobojn.
WooCommerce havas pli ol milionon da aktivaj instaloj. La programistoj inkluzivas la teamon Automattic, do la kromprogramo estas stabila.
La tradukado de WooCommerce estas granda, kun 4 540 linioj. Ĝi estas jam tradukita en 39 lingvojn; nu, inkluzive de kelkaj variaĵoj de la hispana kaj angla.

Estas multaj kromprogramoj en tiu sama kategorio. Eĉ se iu volas krei reton de butikoj, simile al Etsy.com, ekzistas io por ebligi tion.

Noto: Formularoj de Ninja ebligas akcepton de pagoj.

Bonvole konsideru Stripe kiel pagtraktan servon de kreditkartoj.