4.9 post semajno

Presitaj pensoj-
VortPreso presas viajn-
pli tajloritajn

Post semajno, en versio 4.9 de WordPress vi vidos pliajn eblojn en la Tajlorilo.
Antaŭrigardoj kaj eblo plani ŝanĝojn antaŭ vera ŝanĝiĝo ravos vin.
Vi havos eblon provi novan tekst-redaktilon Gutenberg.
Kiel ĉiam, se viaj kromprogramoj ne kongruas kun la nova versio, prokrastu promocion de WordPress ĝis la programistoj eldonas kongruajn versiojn de la kromprogramoj.
Dankon, Robin van der Vliet, pro la tradukado.

Simpla event-planilo

Uzanto pwierzbowski esperantigis
Simplan Evento-Planilon.

Laŭ la instrukcioj, tajpu koncizkodon [event_calendar] en la redaktilo por enmeti event-kalendaron en paĝon aŭ afiŝon.
Uzu la koncizkodon [event_listing] por listigi ĉiujn eventojn en paĝo aŭ afiŝo.

Pardonu mian neatenton. Kiam iu proponas tradukojn, tiu bezonas sendi atentigon al mi ĉe cfmckee@gmail.com. Ofte, mi ne rimarkas proponojn, ĉar proponoj aperas en la sama loko kiel dubindaj aŭtomataj tradukoj.
Aldone, se iu volas iĝi prizorganto de WordPress kaj/aŭ de iu kromprogramo, kontaktu min.

4.8

Versio 4.8 de WordPress aperis hieraŭ (en la 8a de junio 2017). Kiel ĉiam, se via retejo dependas de almenaŭ unu kromprogramo, estus prudente atendi ĝis tiuj kromprogramoj preparas kongruajn versiojn. 1. Ĝisdatigu ilin. 2. Poste, ĝisdatigu WordPress.
Testado de ĝisdatigoj en provretejo antaŭ ol en la funkcianta retejo estas saĝa kaj rekomendita.

En WordPress 4.8, vi ĝuos la novajn aŭdvidajn kromprogrametojn kaj la fakton, ke la teksto-kromprogrameto por aperigi tekstojn en la flankpanelo nun havas pervidan tekstoredaktilon.

Pri la nombro da elŝutoj de la lasta esperantigita versio, WordPress 4.7, bedaŭrinde mi ne havis tempon hieraŭ por kapti la precizan nombron, sed temas pri pli ol ses mil elŝutoj.

Nova sekureca versio 4.7.5

Uzantoj estas forte kuraĝigitaj ĝisdatigi retejojn al sekureca versio 4.7.5 de WordPress.
Listo de la problemoj korektitaj en 4.7.5:
1. Nesufiĉa aŭtentigo de alidirektado en la klaso HTTP.
2. Malĝusta traktado de valoroj por afiŝaj metadatumoj en la API XML-RPC.
3. Manko de kontroloj de povo por afiŝaj metadatumoj en la API XML-RPC.
4. Eblo falsi petojn transreteje en la dialogujo de dosiersistemaj legitimaĵoj.
5. Dum alŝuto de tre grandaj dosieroj, eblas la enmeto de malica skripto transreteje.
6. La tajlorilo ankaŭ estas problema loko por ebla enmeto de transreteja malica skripto.

Cetere, elŝutoj de versio 4.7 de WordPress staras je 5 900 hodiaŭ, 17/5/2017.

Informo-redaktisto

La poliglotoj de WordPress rekomendas retejan redaktiston aŭ teamon por ĉiu lingvo-retejo de WordPress (nomata ‘Rosetta’) . La retejoj Rosetta funkcias kiel ĵurnaloj kaj inform-kioskoj pri WordPress en la koncernaj lingvoj. Se vi kontribuos pri unu el la subaj temoj, almenaŭ unufoje, tio helpos.

Kia estu la enhavo de retejo Rosetta?

La rekomendoj:

  • Tradukitaj anoncoj pri ĉiu nova eldono de WordPress (tradukita de https://wordpress.org/news).
  • Ĝisdata elmontrejo de bonaj WordPress-ejoj en Esperanto (neniu retejo el wordpress.com).
  • Anoncoj pri kunvenoj pri WordPress, inkluzive de alvokoj por prelegontoj pri Esperanto en WordPress.
  • Ĉio ajn rilata al Esperanto en WordPress.

Mi aldonas: la senĉesa informado al homoj, ke wordpress.com estas aparta afero. (Neniu tradukas wordpress.com, en kiu mankas 15 000 linioj. Tiu laboro. Se iu volas eksporti la tradukon el wordpress.org, por importi ĝin en wordpress.com, la rajto estas libera, sed multo restos.)

Por sendi novaĵon, uzu la suban formularon aŭ sendu al Cindy cfmckee@gmail.com cindymckee@cindymckee.com

Nova sekureca versio

Uzantoj de versio 4.7.1 kaj pli fruaj versioj de WordPress estas konsilitaj ĝisdatigi retejojn al versio 4.7.2.
Pli fruaj versioj havas 3 sekurecajn problemojn:
1. la uzinterfaco por asigno de taksonomioj en Presi Tion Ĉi aperas al uzantoj sen rajtoj uzi ĝin.
2. WP_Query povas ricevi enmeton de fi-kodo per SQL dum transmeto de nesekuraj datumoj.
3. trans-reteja skripto povas esti enmetita en la tabelon de afiŝo-listoj.

Se via WordPress-ejo ne subtenas aŭtomatajn ĝisdatigojn, elŝutu WordPress 4.7.2 aŭ iru al Ĝisdatigoj en via administra panelo.

BuddyPress

Socia retejo BuddyPress por WordPress ricevis malnetan enesperantigon.
Por helpi provlegi, iru al https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/buddypress/stable/eo/default kaj faru proponojn.

Post instalo, vi vidos bonvenan ekranon. Post rigardo al la bonvena ekrano, iru al Agordo -> BuddyPress por (mal)ŝalti eblojn de uzantoj, vidi kaj eble ŝanĝi la paĝojn de BuddyPress, ktp.
Multaj agordoj kaj funkcioj estas en aliaj lokoj, tamen. Vi devos rigardi al viaj menueroj. Ekzemple, kreo de novaj kampoj por aperi en profiloj estas en la administra menuo Uzantoj -> Profilaj kampoj.

NOTO: se vi volas, ke grupoj havu forumojn, vi devas instali bbPress. BuddyPress uzas la kromprogramon bbPress por forumoj.

ALIA NOTO: se vi jam uzas BuddyPress, sed en la angla lingvo, kelkaj linioj ne aperos en Esperanto, escepte se vi ree instalos BuddyPress. Kreu sekurkopion de la datumbazo antaŭ forigo de BuddyPress, por ne perdi la ekzistantajn datumojn.

Por helpi kompreni pri la komenca starigo, mi skribis kelkajn paŝojn: http://cindymckee.com/testejo/buddypress-instrukcioj

bbPress

La plej populara kromprogramo por forumo de WordPress, bbPress estas enesperantigita. Ĝi estas rapida kaj simpla forumo / forumaro. Aliaj programistoj kreis multajn etendaĵojn por enkonduki pliajn utilaĵojn al bbPress.
Post instalo kaj aktivigo de bbPress, vi tuj ricevos ekranon en kiu vi rajtos elekti nomojn de la apartaj paĝoj de la forum(ar)o kaj aliajn opciojn.
Post la konservo de viaj elektoj, rigardu al la maldekstra menuo en la administra panelo kaj alklaku al “Forumoj -> Nova forumo”. Tipo ‘Kategorio’ kutime servas kiel ujo (aŭ ‘patro’) por pluraj forumoj.
Dum vi laboras en la ekranoj, ne forgesu alklaki al Helpo en ĉiu ekrano.
Roloj de uzantoj, laŭ ordo de povoj: Klavmajstro (administranto), Kontrolanto, Partoprenanto, Spektanto kaj Baritaj uzantoj.

Komunuma kalendaro

Event-kalendaro por komunumoj (All-in-One Event Calendar) estas malnete tradukita. Senpage, uzantoj povas krei eventojn kaj vizitantoj rajtas ‘aboni’ la kalendaron de eventoj per enmeto de la fluo en plurajn aliajn kalendarajn tipojn. Vidu butonon “Aboni” ĉe la test-kalendaro.
Bonvole alklaku al evento tie por vidi la aranĝon de event-paĝo.

Ankaŭ aliaj retej-administrantoj povas ricevi aŭtomatan listigon de la baldaŭaj eventoj de tiu kalendaro, en siaj propraj retejoj. Vidu liston el la test-kalendaro. Bonvole alklaku al evento por vidi la ŝprucfenestron.
Filtrado de eventoj eblas, laŭ kategorio aŭ etikedo.

Ŝajnas ke uzantoj rajtas vendi biletojn al eventoj kun pagoj per PayPal. Paga etendaĵo etendas tiun eblon.
Ankaŭ paga etendaĵo permesas aŭtomatan enigon el aliaj kalendaroj en propran kalendaron (per fluo el dosiertipoj .ics kaj .csv [kosto de tiu etendaĵo: $30 USD jare]).

Permeso al uzantoj enmeti eventojn estas paga eblo, tamen uzanto povas enmeti formularon kreitan de alia kromprogramo – denove, vidu la ekzemplon ĉe la test-kalendaro, danke al Formularoj de Ninja(Ninĵoj).

Notu, ke tiu ĉi kromprogramo ne ricevas ĝisdatigon ekde la WordPress-versio 4.7, sed funkcias bone en versio 4.7 de la testejo.
Aldone, ĝi havas kelkajn netradukeblajn liniojn.
Sed ĝi estas profesiaspekta kaj donas multajn senpagajn funkciojn.