WordPress.org

News

Faligo pro silento

Faligo pro silento


Ĉu iu uzas Majstron de ekzamenoj kaj enketoj?. Mi ne tradukas la novajn liniojn, ĉar mi ne volas malŝpari tempon. Mi konas neniun uzanton.
(Cetere, devus esti Majstro de Ekzamenoj kaj Enketoj, ĉar temas pri nomo, ne titolo. Ĉu mi duondorme tradukis?)

Same pri Formularoj de Ninja.

Same pri la paĝoj de WordPress.org mem, inkluzive la salutilon.

Mi devas forlasi tenadon de kelkaj kromprogramoj, se neniu anoncas uzon de ili.

De nun, miaj prizorgado de kromprogramoj kaj paĝoj ĉe la oficiala retejo dependos de anoncoj de uzantoj.
Mi ne ricevas statistikaĵojn pri uzo de kromprogramoj; mi devas dependi pri viaj mesaĝoj al mi!

2 Respondoj al “Faligo pro silento”

  1. Saluton!

    WordPress estas mirinda ilo. Intertempe mi instalis ĝin sur tri serviloj: http://www.nevelsteen.infohttp://www.verdajskoltoj.nethttp://www.komputeko.net/wordpress

    Mi instalis jam kelkajn kromprogramojn, sed ĉio estas ankoraŭ tre eksperimenta. Estas multaj planoj. Mi ankoraŭ lernas kaj provas atenti pri prioritatoj. Eble poste mi povos helpi vin iom pli pri tradukado de la diversaj kromprogramoj.

    Mi tre esperas ke vi plu-okupiĝos pri la ĝisdatigado de la ĉefa WordPress.org. Kuraĝon!

  2. La laboro estas reala, sed la uzantaro estas fantoma. La nombro da elŝutoj estas impona, tamen, okazas preskaŭ neniu interago kun klientoj. Kiam okazas interago, la uzanto estas el la sama manpleno konata dum jaroj.
    La atendita uz(ant)o de WooCommerce ne okazas.
    Neniu uzas la forumaron! (Mi finus la tradukadon de la salutilo, ktp, se estus signo de vivo.)
    Do, aŭ ne ekzistas sufiĉa amaso aŭ tiu amaso estas muta, kiu fakte estas kiel horora filmo kaj igas min voli trovi manieron protekti min de la zombioj.

Respondi