GDPR en majo

GDPR, Ĝenerala Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio, iĝos deviga en la 25a de majo 2018, en la EU kaj rilate personajn informojn de enloĝantoj de la EU. Posedantoj de WordPress-ejo havos eblon aldoni paĝon pri privateca politiko, kun aldono de la privatecaj informoj de uzataj kromprogramoj.

Posedantoj de retejo ankaŭ povos ricevi kaj trakti petojn de uzantoj rilate montron, elŝuton aŭ sennomigon de personaj informoj.

Nova paĝo Privateco aperos en la menuo sub Iloj, por montri kaj pritrakti tiujn petojn.
Ekzistos retpoŝta konfirmo por certigi, ke peto venas de ĝusta persono – tio evitos fiuzon de la eblo peti elŝuton de personaj informoj.

En la angla.

Respondi