Tria Vu-konsileto

Aŭtomata numerado de SKU-oj

Se allogas vin la eblo aŭtomatigi var-numeradon de SKUoj, per Booster por WooCommerce, konatiĝu kun la ŝablono.
Ŝablono de SKU-numero: {category_prefix}{prefix}{sku_number}{suffix}{category_suffix}{variation_suffix} =
prefikso de kategorio + prefikso + cifera parto de SKU + sufikso + kategoria sufikso + sufikso de variaĵo
.

Se vi ofertas multajn simplajn varojn, la senpaga versio funkcias bone.

Se vi havas vendejon Vestaĵoj Por Vi kaj ofertas sportĉemizon (en kategorio Sporto) en 3 versioj: malgranda, mezgranda kaj granda, kaj vi volas malsamajn SKUojn por ĉiuj grandoj…..
Vi decidas uzi ĝeneralan prefikson por SKUoj kiu estas mallongigo de via vendejo: VPV. Vi pensas, ke vi ne uzos ĝeneralan sufikson. Vi decidas ekspluati la fakton, ke aldono de kategoria sufikso estas senpaga, do vi entajpas sufikson SPO por la kategorio Sporto.
Vi malkovras, ke “Variaĵoj de variaj varoj” havas opcion nur “SKU same kiel patra varo” en la senpaga versio.
Vi malridetas, ĉar vi vere volis havi malsamajn SKUojn por ĉiu grando de tiu ĉemizo.
La SKU devos esti simila al: VPV1SPO por ĉiu grando de via sportĉemizo!
Sed iru al viaj variaĵoj en tiu ‘afiŝo’ de varo kaj permane donu la deziratajn SKUojn al ĉiu variaĵo. Ĉiaokaze, ĉiu variaĵo ricevas unikan ID-on.

Do, vi devis doni SKUon por la variaĵoj permane en la senpaga versio.

P.S. Mi komencos meti konsiletojn en malsama loko.

Respondi