Dua Vu-konsileto

Varia varo

Vi volas krei variaĵojn de varo. Ni diru, ke via varo estas ĉemizo. Iru al Varoj -> Aldoni novan.
Iru al la skatolo Vardatumoj. Elektu ‘Varia varo’. Iru al ‘Atributoj‘. Apud la vortoj ‘Propra vara atributo‘ alklaku la butonon ‘Aldoni’. Entajpu nomon, eble Grando, se temas pri etaj, mezgrandaj kaj grandaj ĉemizoj. En la skatolo Valoro(j), vi povas entajpi Malgranda|Mezgranda|Granda. Jes, apartigu valorojn per tiu vertikala strio.
Alklaku ‘Konservi atributojn’.
Iru al ‘Variaĵoj‘. Elektu krei variaĵojn el kombinoj de tiuj atributoj, ĉar vi jam aldonis la bezonatajn informojn.
Ŝvebigu la muson super ĉiu variaĵo kaj vidu la sagon aperi apud ĉiu (kun movilo kaj eblo forigi la variaĵon). Alklaku la sagon kaj vi povas ebligi stokadon de tiu variaĵo, doni ekzemplerojn en stoko, malsaman SKU-on al tiu variaĵo, bildon de tiu variaĵo, ktp.
Memoru konservi viajn ŝanĝojn post ĉiu paŝo.
Ho, kaj dum vi estas en Variaĵoj, vi povas elekti defaŭltan variaĵon. Tiu estos ŝargita kaj vidita kiam kliento vizitas tiun varon. Tiu eblo estas ĉe ‘Defaŭltaj valoroj por formularo:‘ Se vi ne elektas defaŭltan, la vara bildo aperos (alŝutu varan bildon! – tiu skatolo troviĝas al la dekstro) kaj la falmenuo diros ‘Elekti opcion’.

Varia-varo
Difino de stoko, ktp. de unu variaĵo.

Respondi