Simpla event-planilo

Uzanto pwierzbowski esperantigis
Simplan Evento-Planilon.

Laŭ la instrukcioj, tajpu koncizkodon [event_calendar] en la redaktilo por enmeti event-kalendaron en paĝon aŭ afiŝon.
Uzu la koncizkodon [event_listing] por listigi ĉiujn eventojn en paĝo aŭ afiŝo.

Pardonu mian neatenton. Kiam iu proponas tradukojn, tiu bezonas sendi atentigon al mi ĉe cfmckee@gmail.com. Ofte, mi ne rimarkas proponojn, ĉar proponoj aperas en la sama loko kiel dubindaj aŭtomataj tradukoj.
Aldone, se iu volas iĝi prizorganto de WordPress kaj/aŭ de iu kromprogramo, kontaktu min.

4.8

Versio 4.8 de WordPress aperis hieraŭ (en la 8a de junio 2017). Kiel ĉiam, se via retejo dependas de almenaŭ unu kromprogramo, estus prudente atendi ĝis tiuj kromprogramoj preparas kongruajn versiojn. 1. Ĝisdatigu ilin. 2. Poste, ĝisdatigu WordPress.
Testado de ĝisdatigoj en provretejo antaŭ ol en la funkcianta retejo estas saĝa kaj rekomendita.

En WordPress 4.8, vi ĝuos la novajn aŭdvidajn kromprogrametojn kaj la fakton, ke la teksto-kromprogrameto por aperigi tekstojn en la flankpanelo nun havas pervidan tekstoredaktilon.

Pri la nombro da elŝutoj de la lasta esperantigita versio, WordPress 4.7, bedaŭrinde mi ne havis tempon hieraŭ por kapti la precizan nombron, sed temas pri pli ol ses mil elŝutoj.