Statistike

Uzantoj de WordPress povas ricevi lingvan version de WordPress laŭ 3 manieroj.
Dum starigo de retejo:
1. Eblas elŝuti la pakaĵon de WordPress kaj poste, dum instalo, elekti alian lingvon. Je tiu momento, la elektita lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj enmetita en WordPress-instalon.
2. Ankaŭ eblas elŝuti kaj instali la tutan WordPress kun via dezirata lingvo jam enestanta.
Al jam ekzistanta retejo:
3. Lingvo de ekzistanta retejo povas esti ŝanĝita kaj rezulte, lingvo-pakaĵo estos elŝutita kaj aldonita.

Nun, okazas mil elŝutoj de la esperantigita WordPress ĉiumonate, sume.
elshutoj2016-9-16-png
Post ĉiu eldono de nova versio, tiu ŝut-kalkulilo provizita de WordPress estas restarigita al 0.
La nova versio estis eldonita en la 16a de aŭgusto kaj la nombro da sumaj elŝutoj estas jam pli ol mil.

Interesaj informetoj
Tutmonde, 17 afiŝoj estas publikigitaj ĉiusekunde en WordPress-ejoj. 50 000 novaj WordPress-ejoj estas starigitaj ĉiutage.

Kutime, WordPress-programisto ofertas sian laboron por/kontraŭ/interŝanĝe de $50 usonaj dolaroj ĉiuhore.

En la nunaj tagoj, mi provlegas kaj la korektoj magie flosas en vian esperantigitan WordPress-ejon ĉiutage (se vi uzas lastatempan version de WordPress. Ne aplikeblas al ejoj de WordPress.com).

Mi ne havas alirrajton al la statistikaĵoj pri kromprogramoj kaj etosoj, do mi havas neniun ideon pri elŝutoj de la tradukitaj kromprogramoj kaj etosoj. Kaj ankaŭ, mi ricevas neniujn petojn aŭ pritaksojn.

Respondi