Kromprogramo por enketoj

Aldona aldona noto: mi atentigis la ĉefan programiston de Majstro de ekzamenoj kaj enketoj pri mankanta ‘internaciigo’; t.e., neeblo traduki partojn de la kromprogramo. Li promesas aldoni tiun kodon al la mankantaj partoj antaŭ la sekva eldono.
Li ankaŭ promesas testi mian sugeston uzi funkcion de WordPress por kontroli la datoprezenton de la lokaĵo.

Aldona noto: En la 6a de septembro, mi fintradukis tiun ĉi interesan kromprogramon. Tamen, la tradukita priskribo ne montriĝas ĉe: https://eo.wordpress.org/plugins/quiz-master-next/, do ĉu mia plena traduko eĉ montriĝas dum uzado de la kromprogramo?? Mi ne scias; ĉar mi uzas la plej novan version de WordPress, mi ne instalas ĝin. Frustra laboro!!
Jam delonge mi volas esperantigi kromprogramon por WordPress por ebligi enketojn. Mi trovis allogan, senpagan kromprogramon por ebligi kaj ekzamenojn kaj enketojn. La uzantoj donas bonegajn recenzojn kaj estas pli ol kontentaj. Sube, mi listigos la ecojn. La sola problemo estas, ke mi rimarkas ke ĝi ne (ĝis nun) ricevis ĝisdatigon por kongrui kun la plej lasta versio de WordPress. La lasta ĝisdatigo de tiu kromprogramo okazis antaŭ du monatoj.
Mi tradukas la priskribon ĉe https://wordpress.org/plugins/quiz-master-next/
Legu kaj diru kion vi pensas:

Majstro de ekzamenoj kaj enketoj

Ŝanĝo de la teksto

Ĉiu videbla teksto povas esti tajlorita. Ĉio – de la teksto tra la ekzameno aŭ enketo, ĝis la send-butono.

Facila kreo de enketoj de viaj uzantoj

Vi povas facile krei enketojn/opinisondaĵojn de viaj uzantoj. Ĉian – de la kontenteco de klientoj ĝis enketoj de viaj dungitoj.

Diversaj tipoj de demandoj

Vi povas elekti montri plurajn eblajn respondojn (radio-butonojn), veron aŭ malveron, tekstokampon por libere tajpita respondo, falmenuojn, ebligon al pli ol unu respondo (markskatolojn), tekstolinion, ciferecan, captcha (kapton de robotoj: teston por determini ĉu la uzanto estas homo), and akcepton. Pliaj tipoj estos en estontaj ĝisdatigoj!

Pluraj rezulto-paĝoj por ĉiu ekzameno

Ĉiu ekzameno aŭ enketo povas havi senlimajn rezulto-paĝojn kaj vi povas tajlori ilin per via teksto. Vi povas montri malsamajn rezulto-paĝojn laŭ poentoj gajnitaj!

Retleteroj post faro de ekzameno aŭ enketo

Post plenumo de ekzameno aŭ enketo, la uzanto kaj vi rajtas ricevi rezultojn retpoŝte. Vi povas agordi tion en la kromprogramo. Tiu letero ankaŭ povas havi vian propran tekston.

Tre agordebla

Viaj enketoj aŭ ekzamenoj povas liveri notojn laŭ sistemo ĝusta/malĝusta aŭ bazita sur poentoj. Aŭ neniun noton. Vi povas peti kontaktinformojn je la komenco aŭ je la fino de la demandoj, kaj vi decidas kiajn kampojn inkluzivi. Vi povas decidi ĉu uzi ĉiujn demandojn aŭ kelkajn hazardajn. Vi povas ankaŭ elekti fiksitan nombron da demandoj en ĉiu paĝo aŭ vi povas montri ĉiujn demandojn en nur unu paĝo.

Kategorioj

Vi povas asigni kategoriojn al viaj demandoj. Poste, vi povos montri al la uzanto la noton en aparta kategorio aŭ averaĝan noton de ĉiu kategorio.

Aliaj utilaj ebloj

Permeso al uzantoj montri la rezultojn ĉe sociretejoj.
Montro de ĉiuj demandoj en unu paĝo aŭ nur unu demando en paĝo.
Postulo, ke uzanto unue ensalutu.
Fikso de la datoj de aktivaj enketoj kaj ekzamenoj.
Postulo, ke iuj demandoj ricevu respondojn (aŭ ĉiuj).
Limigo de kvanto da enskriboj.
Eblo fiksi nombron da re-provoj permesitaj al partoprenanto de ekzameno aŭ enketo.
Eblo enmeti komento-skatolon por ĉiu demando, aŭ komento-sekcion je la subo de la enketo aŭ ekzameno.
Eblo doni sugestojn por helpi uzantojn respondi.
Eblo montri al uzanto kial respondo estas ĝusta.
Demandoj rajtas esti laŭ fiksita ordo aŭ povas aperi hazarde.
Eblo ricevi tempon bezonitan antaŭ ol uzanto finis ekzamenon aŭ enketon.
Eblo fiksi tempolimon por fini enketon aŭ ekzamenon.
Eblo krei kaj montri matematikajn formulojn.
Kaj multaj pli…

En la 5a de septembro, mi rigardis al la aktiveco de la programistoj: https://plugins.trac.wordpress.org/log/quiz-master-next/ Ili aktive programas; do mi tradukos tiun ĉi kromprogramon.

Respondi