GlotPress

GlotPress estas tradukilo por teama kuntradukado. Iu decidis ke GlotPress estus bonega kromprogramo por WordPress kaj nun la laboro konverti ĝin en kromprogramon, por uzi ĝin en instalo de WordPress, estas en beta testado. Se vi volas elŝuti la kromprogramon en Esperanto: GlotPress en Esperanto.
La enesperantigo ankaŭ estas en beta fazo.

Mi ne povas pensi pri pli taŭgaj iloj por esperantlingva retejo, ol iloj por pluraj lingvoj kaj por tradukado, cele al pli inkluzivema internacia kunlaboro.

Jetpack

Donaco al la uzantoj kiuj volas Jetpack!
La kromprogramaro Jetpack estas plene tradukita. (Escepte la protokolon pri ŝanĝoj en versioj; kiu legas tion?)
Jetpack estas pako de moduloj kaj ebloj, de spertaj programistoj de WordPress. Ĉiu kromprogramo en la pako estas fidinda. Se ne ĝenas vin esti konektita al WordPress.com (por utiligi la servilojn de WordPress.com), se ekstera kolektado de statistikaĵoj pri via retejo ne ĝenas vin, tiu ĉi kromprogramaro estas alte taksita de…milionoj da uzantoj, eble ?
Mojosa eblo estas senfina rulumado. Se via etoso subtenas tion, viaj paĝoj daŭros senfine. Kiam leganto alproksimiĝas al la subo de la paĝo, plia enhavo estas ŝargita. Nu, legu pri la ebloj: https://eo.wordpress.org/plugins/jetpack/.
Bonvole redonu la bonfaradon: kiam vi vidos tajperaron aŭ stultaĵon, proponu ŝanĝon. cfmckee@gmail.com.

qTranslate X

La plej nova versio de WordPress estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn.
La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita:
eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x.
(Memoru donaci al la programistoj.)
Ĝi donas eblon aldoni tradukojn de la enhavo kaj starigi malsamajn retadresojn al viaj afiŝoj/paĝoj en tiuj lingvoj. Esperanto kaj la portugala estas la solaj tradukoj de la administra interfaco.
Se vi volas prizorgi tiun esperantigon aŭ esperantigon de alia kromprogramo aŭ etoso, kontaktu min Cindygmail Cindy. Aŭ simple registriĝu ĉe wordpress.org kaj iru al la tradukilo GlotPress por poluri la tradukon. Se vi bezonos, mi tradukos la interfacon de la tradukilo por vi.
Bonvole plusendu tiun ĉi informon.