Etosoj kaj kromprogramoj

Ĉu vi scias ke kelkaj etosoj kaj manpleno da kromprogramoj estas en Esperanto? Akismet kontrolas komentojn, por helpi vin forviŝi trudaĵojn. Ĝi estas pakita kun WordPress kaj estas senpaga escepte por komercaj retejoj.
Kelkaj etosoj preparitaj de la WordPress-teamo ankaŭ estas kunpakitaj.
Sed aliaj estas haveblaj.

Por vidi listojn de esperantigitaj kromprogramoj kaj etosoj, iru al la pri-paĝo pri la esperantigo.

Vi vidos plejparte simplajn etosojn, sed la granda Parallax estas prilaborata.
Kromprogramo qTranslate X ebligas plurlingvecon de retejo. Tradukado de tiu kromprogramo daŭras.

Pri WordPress-oj

WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Ni prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com.

WordPress.com
Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca gastiganto de retejoj. WordPress.com starigas retejon por vi ene de sia propra reto. Vi rajtas ricevi blogon senpage aŭ pagi por retejo. Vi rajtas elekti inter pluraj aprobitaj etosoj kaj kromprogramoj. En la senpaga abono, vi ricevas 3GB da spaco por la alŝuto de dosieroj kaj bildoj, se ili estas aprobitaj dosiertipoj. Simila gastiganto estas weebly.com.

WordPress.org
Kontraste, se vi volas starigi sendependan retejon, se vi volas uzi programojn kaj servojn ne uzitajn de wordpress.com, vi probable volas lui spacon sur servilo. Servilo estas komputilo konektita al la interreto, permesanta, ke homoj rigardu la dosierojn en la komputilo.
En tiu servilo vi povas krei retejon. Retejo estas nur kolekto da dosieroj.
Estas multaj gastigo-servoj kiuj ofertas tion; aldone ili ofte starigas la sistemon WordPress, el WordPress.org, por vi. Ili ankaŭ inkluzivas starigon de la necesa datumbazo.
Ĉion ceteran vi devas fari.
Notu, ke ekzistas miloj da kromprogramoj por WordPress. Kromprogramoj donas pliajn eblojn al via retejo. Ili estas apartaj programoj, verkitaj de apartaj programistoj. Ili funkcias ene de WordPress.
Ĉu vi volas havi vendejon? socian reton? forumon? ĵurnalon?
Bone, sed elektu kromprogramon kiu ricevas oftajn ĝisdatigojn kaj bonajn recenzojn.

La kerna sistemo WordPress mem estas plene en Esperanto, kune kun la defaŭltaj etosoj kiuj venas en la pakaĵo.
Se vi volas kromprogramon aŭ etoson en Esperanto, kontaktu la teamon.

nova 4.4

Versio 4.4 estas la plej granda eldono lastatempe.
Inter aliaj plibonigoj kaj enkondukoj de novaj ebloj, venas interesa nova eblo pli vaste publikigi viajn verkojn.
Versio 4.4 ebligas enkorpigon de viaj afiŝoj en retpaĝojn de multaj aliaj retejoj, danke al utiligo de la libera dosierformo oEmbed. Ekde nun WordPress estas provizanto de oEmbed, ne nur uzanto.
Do, vi povas enkorpigi afiŝojn el via retejo en aliajn WordPressajn retejojn. Simple enmetu ligilon (URL-on) en la tekstredaktilon. Ankaŭ, versio 4.4 aldonas subtenon por kvin novaj provizantoj de oEmbed: Cloudup, Reddit Comments/Komentoj, ReverbNation, Speaker Deck, kaj VideoPress.