WordPress 4.1 haveblas en Esperanto!

Ekde kelkaj horoj, WordPress 4.1 estas havebla – ankaŭ en Esperanto, ĉar la tradukteamo finis la laboron ĝustatempe. Se vi jam havas instalitan version de WordPress, verŝajne vi povas akiri ĝin simple per ĝisdatigo el la administra menuo de via blogo. Se ne, vi povas elŝuti ĝin ekzemple de ĉi tie.

Korektoj kaj kunlaboro serĉataj

Neniu estas perfekta, kaj certe versio en Esperanto bezonas korektojn kaj poluradon. Se vi trovas ion korektindan, nepre kontaktu nin! Alternative (kaj pli bone) vi povas registriĝi por rekte enigi proponojn por korektoj (kaj estonte novaj tradukoj) por diversaj Esperanto-projektoj ĉe WordPress.org.

Cxapelado 0.4

Kaj por aldoni plian kialon por ĝoji, hodiaŭ aperis nova versio de la kromprogrameto Cxapelado. El la priskribo:

Ĉi tiu kromprogramo plenumas aŭtomatan konvertadon de X-surogatoj (“cx”, “gx”… “ux”) en Esperantajn literojn kun ĉapeloj kaj hoketoj (“ĉ”, “ĝ”… “ŭ”). Ĝi funkcias en tekstareoj kaj tekstaj enmetokampoj. La konvertado okazas dum la uzanto tajpas.

Dankon al Bertilo Wennergren pro la ĝisdatigo de la programo ene de unu tago! Kaj dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la tradukado.