Aperis tradukantoj

Do, antaŭ iom da tempo, mi (Cindio) ĉesis prilabori WordPress. Nun, en 2014, kelkaj personoj ektradukas ĉe GlotPress. Mi uzis SVN (subversion), do GlotPress estas nova afero, sed ŝajnas ke ĉiu registrita uzanto de WordPress rajtas proponi tradukfrazojn al tiu enreta tradukilo.
Por helpi tiun laboron, mi ekstraktis mallongajn frazojn el la traduk-dosiero de Gettext, eo.po kaj alŝutis komo-apartigilan liston por la bazo de glosaro. Tiu glosaro servu kiel gvidilo por terminoj.
Dankon!

Respondi