Bonvenon

Localized version screenshot

WordPress estas moderna ilo por persona publikigado. Ĝi enfokusigas estetikon, TTT-normojn, kaj uzeblecon. WordPress estas samtempe senkosta kaj valorega.

Pli simple, WordPress estas ilo, kiun vi uzas, kiam vi volas kunlabori kun la blogprogramo, anstataŭ batali kontraŭ ĝi.

Elŝuti

La dekstraj ligiloj donos al vi la plej lastan version de WordPress, en Esperanto. Elektu la pakaĵon .zip aŭ la suban .tar.gz.
Ankaŭ la aparta etoso Tarski, versio 3.1.2 estas Esperantigita: Tarski-eo

Showcase

Instali

Vi aŭ povas elŝuti kaj ekuzi la plenan Esperantan WordPress-paketon, aŭ vi povas aldoni al jam ekzistanta WordPress unu dosieron, kiu enhavas la plejparton de la traduko. Tio estas la dosiero “eo.mo”. Ĝi troviĝu normale en “wp-content/languages/”.

La plej grava instala paŝo por nova instalo estas trovi la dosieron wp-config-sample.php, entajpi la informojn, tiam konservi ĝin kiel wp-config.php en la baza dosierujo de via WordPress-a instalo.
Ekzemple, trovu kaj malfermu la dosieron wp-config-sample.php. Ĉu vi vidas la linion: define(‘DB_NAME’, ‘via_datumbazo-nomo_chi_tie’); // La nomo de la datumbazo
?
Viŝu via_datumbazo-nomo_chi_tie kaj entajpu la nomon de via datumbazo (konservante la ĉirkaŭajn citilojn).

Vidu ankaŭ la WordPress-paĝon ĉe “bertilow.com” kaj la testan blogon de la Esperanta WordPress-teamo.

Blogo

Tarski

19 Oktobro 2010

Mi Esperantigis la etoson Tarski 2.7.1. Se vi volas provi tiun etoson, ŝutu ĝin al via dosierujo /wp-content/themes. Jen: cindymckee.com/tarski-eo-2.7.1.zip

Ni prilaboras version 3.0.1

27 Aŭgusto 2010

Jes, ni fine tradukis version 3.0.1 kaj nun la testantoj testas kaj raportas pri lingvaj eraroj.

Laboro pri 2.8

15 Junio 2009

Se vi jam uzas Esperanton en via WordPress-a blogo, vi povas alŝuti la ĉefan tradukdosieron por la nova versio, 2.8: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/eo.mo (metu tion en vian subdosierujon /languages, kiu estas subdosierujo de /wp-includes aŭ /wp-content) Dankon al Kalle Kniivilä, pro la helpo! Dum la sekvaj tagoj, eble mi trovos tempon traduki paĝojn kiuj ne ĉerpas de […]

2.7

21 Decembro 2008

Rigardu dekstre por versio 2.7 (nu, mi kaptis iomete da laboro por 2.8, ankaŭ) Por aliaj etosoj, iru al: tarski-eo.zip por la etoso Tarski, kiu estas ĝisdata por funkcii bele kun WordPress 2.7, kaj kaj meti ĝin en vian dosierujon wp-content/themes Ne forgesu malpaki ĝin. Ankaŭ ekzistas malnovaj etosoj kiuj ja estas Esperantigitaj, sed la […]

WordPress 2.6

15 Julio 2008

Oni povas elŝuti la novan version, 2.6, per la ligiloj en tiu ĉi paĝo. Se vi spertas problemon pri unu el la tradukitaj etosoj, bonvolu skribi al cfmckee ĉe gmail punkto com.

2.5 kaj 2.5.1 preskaŭ samtempe

30 Aprilo 2008

Tiu ĉi Esperanta paĝo en WordPress.org estas tute nova. Mi provas nun plenigi ĝin per informoj pri la Esperanta versio de WordPress. Preskaŭ samtempe ni lanĉis Esperantajn tradukojn de WordPress 2.5 kaj WordPress 2.5.1. Vi povas ilin elŝuti de la WordPress-paĝo en “bertilow.com”.